
Se la sama evento okazas la trian fojon, jam eblas nomi ĝin tradicia – ĉu ne? La tria Kalejdoskopo de lingvoj okazis la 27an de septembro en la centra biblioteko de la urbo Odincovo (Moskva regiono) kaj estis dediĉita al la Eŭropa Tago de Lingvoj, festata ekde la 2001 jaro. Ni komprenas, ke Eŭropo plenas je plej diversaj popoloj, do, ankaŭ de la plej diversaj lingvoj – tial niaj eventoj neniel limigas nian lingvan kalejdoskopon.
En la nuna jaro la gastoj de la biblioteko ĝuis enhavriĉajn prezentojn de la sveda, novnorvega (nynorsk), eŭska, turka, tatara, vjetnama, malagasa, oseta kaj tofalara lingvoj; krome estis ankaŭ kompara prelego pri la angla kaj la rusa. La rakonton pri Esperanto kun la titolo “Planlingvo kiel lingvistika ĉefverko kaj la socia fenomeno” vizitis pli ol dek homoj – tion ni traktas bona rezulto eĉ dum la Moskvaj lingvaj festivaloj. Ok el la dek prelegantoj estis konstantaj partoprenantoj de niaj grandaj ĉefurbaj festivaloj.
Cetere, jam estas konata la dato de la 19a Moskva Lingva Festivalo: ĝi okazos la 30an de novembro 2025. Bonvenon!
Irina Gonĉarova
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10/ruslando-70/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news














