La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325)

OndoKvankam la redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2020 promesas, ke la abonantoj ĉiusezone ricevos ĉirkaŭ 120-paĝan bitgazeton, ĉiu eldono estis pli ampleksa. Ankaŭ la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) “Ondo” (2025, №325), aperinta antaŭ du semajnoj, estas pli granda ol planite: ĝi enhavas pli ol sepdek tekstojn kaj multajn ilustraĵojn sur 140 paĝoj.

Ĉiujare en la fokuso de la aŭtuna “Ondo” estas la Kongresa Sezono, kiu daŭras en Esperantujo ekde junio ĝis septembro. La ĉefa evento de ĉi-jara Kongresa Sezono estis la 110a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Brno (Ĉeĥio). Al ĝi estas dediĉita la 13-paĝa sekcio “Temo” kun la ĉefartikolo de Jukka Pietiläinen kaj aliaj prikongresaj tekstoj. La tekstaron pri la kongreso en Brno garnas pluraj fotoj de John Huang, inkluzive de la kovropaĝa foto, kiu montras momenton el la tradiciiĝinta futbala matĉo inter la Esperanta kaj loka teamoj, kiu finiĝis per egala rezulto 5 kontraŭ 5, sed en la punŝota serio nia teamo venkis per tri goloj kontraŭ du – jen la fina venko!

Sekvas ankaŭ ampleksa, 49-paĝa sekcio “Eventoj” kun prezento de pluraj kongres-sezonaj eventoj, inter kiuj precipe elstaris la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno kun ĉirkaŭ tricent aliĝintoj, riĉega programo kaj grava ŝtata kaj universitata subteno – ĉu iuspeca provludo de la 113a UK, kiun oni planas okazigi somere 2028 en la “dua ĉefurbo” de Litovio? Oni povas legi ankaŭ pri la 98a kongreso de SAT en la kastelo Greziljono, pri la sinsekvaj NASK kaj Dulanda Kongreso en Toronto, pri la renaskiĝinta festivalo FESTO en Okcitanio, pri la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono (Svislando), pri la 76a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista okazinta en Brno tuj post UK-110, pri 91a Itala kongreso apud Parmo kaj pri multaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj okazintaj kaj okazontaj – legu la enhavtabelon por vidi.

La sekcion “Tribuno” malfermas du deklaracioj pri la agoj de Israelo en Gazao: la unua estis lanĉita en la 81a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj la duan komunikis la estraro de la Kataluna Esperanto-Asocio. Inter kelkaj aliaj tekstoj en “Tribuno” estas ankaŭ respondo de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto pri la vorto “temi”.

En la sekcio “Arkivo” estas publikigita listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por oktobro 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov; listo de 14 artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko; kaj interesa artikolo de Wolfgang Kirschstein pri la mallonga vivo de Hans Paasche kaj ties kurioza libro “La esplorvojaĝo de la afrikano Lukanga Mukara en la plej internan Germanion” (1912).

La sesan sinsekvan jaron en ĉiu numero de “La Ondo” la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”, ĉi-eldone ĝi plenigas 65 paĝojn. En la projekto “Rusa Novelaro 2” aperis la dek-kvina, antaŭlasta parto: kvin rakontoj de Vasilij Ŝukŝin, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova, Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon kaj komentojn. Al la septembra “Ondo” per siaj originalaj prozaĵoj kontribuis Laure Patas d’Illiers kaj Paulo Sérgio Viana. En la kultura sekcio estas publikigitaj ankaŭ pluraj artikoloj pri la lastatempaj libraj, muzikaj kaj gazetaj novaĵoj en Esperantujo kaj pri okazintaj kaj okazontaj literaturaj konkursoj.

Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per kolekto de ŝercoj pri policistoj kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Tia – ampleksa, riĉenhava kaj interesa – estas la septembra/aŭtuna eldono de “La Ondo de Esperanto”. La lasta “Ondo” por 2025 aperos ĉe la jarŝanĝo, sed jam oni povas aboni nian gazeton por 2026.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, ĉe nia UEA-konto kaj – tio estas bona novaĵo – per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Dum la abonjaro 2025 danke al la Amikaj donacoj 23 personoj ricevis senpagajn abonojn. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon por 2026, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

Enhavtabelo de la septembra “Ondo” (2025, №325)

1 Kovropaĝa foto (John Huang)
2 Bazaj informoj pri “La Ondo de Esperanto”
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Nova etapo de “La Ondo”
5 Aleksander Korĵenkov. “Esperanto-novaĵoj”: Pli ol 700 abonantoj
6 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 2100 tagoj da ĉiutaga informado

7 Temo
8 Jukka Pietiläinen. Bona, programriĉa kaj interesa kongreso en Brno
11 Rezolucio de la 110a Universala Kongreso de Esperanto
12 La estraraj fakoj distribuitaj
13 La definitiva statistiko de la 110a Universala Kongreso de Esperanto
14 Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno
14 Sep diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Brno
15 La premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár
16 Aleksander Korĵenkov. Artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 1991a jaro
17 Science en Brno
19 Marek Blahuš. Kvinpersona kongreseto

20 Eventoj
21 Ulrich Brandenburg. BET-59: malgranda UK en Litovio
23 Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. BET-59: 296 aliĝintoj el 32 landoj
24 Jouzas Olekas. Salutmesaĝo de Jouzas Olekas, Alta Protektanto de BET-59, vicprezidanto de la parlamento de Litovio
25 Gary Mickle. Kamparetosa SAT-kongreso
28 John Huang. Translima amikeco disfloras en Toronto
30 Floréal Martorell. Renaskiĝo de FESTO
33 Linda Le Nepveu. OFAJ: Speciala programo dum FESTO
34 M. Nufrio. Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando
35 Marija Belošević. En la spirito de Jubileo
37 Ulrich Matthias. Itala Kongreso – sukcesega, kaj tamen en Esperanto
39 Bert Ŝuman. Greziljono: Lerni kaj praktiki Esperanton ĉiusezone
41 Zsófia Kóródy, Petro Zilvar. Dusemajna instruado en la Esperanto-urbo
42 Ineke Emmelkamp. Tri ZEOj en Groningen
43 Jagoda Greger. Esperanto sur la strando
45 Irina Gonĉarova. KLERo-2 – juna, ĝojplena kaj Esperanta
46 Irina Gonĉarova. La tria Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo
47 Ankica Jagnjić. La dua Adriatika Feriado en Prvić Luka
48 Aleksander Korĵenkov. UEA interkonsentis pri la vendo de sia domo
49 Kreita en UEA komisiono por Esperanto-agado ĉe BRIKS
50 Aleksander Korĵenkov. La Instruistoj de la Jaro
50 Estraro de TEJO 2025-2026
50 Smetanina denove gvidas la Ruslandan asocion
51 Aleksander Korĵenkov. Prepare al la 111a UK en Graco
52 La 82 IJK okazos venontjare en Katalunio
53 Invitu la Universalan kongreson en 2027 aŭ en 2028
53 Aleksander Korĵenkov. Kie kongresi en 2027?
54 Alberto Stalin Garrido. Filipinoj: UK ne, IJK jes!
55 Kunorganizu la IJK-on en 2027 en via lando!
56 JES 2025/2026 proksime al Berlino
56 Lu Wunsch-Rolshoven. NR kaj NIS denove en Wiesbaden
56 Novjarfesto en la Rejna Valo
57 Koncize (7 novaĵoj)
58 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

59 Tribuno
60 Junaj esperantistoj kondamnas la agojn de Israelo
60 Alvoko por Komuna Deklaro
62 Komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio pri Gazao
63 Tago de Esperanto 2025: multlingvismo kaj paco
64 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco
65 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago
66 Rezolucio de la 58a kongreso de ILEI
67 Kirilo Brosch. Pri la signifo de “temi”

69 Arkivo
70 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2025
73 Wolfgang Kirschstein. Murdi oponantojn
75 Aleksander Korĵenkov. Esperanto kaj merkatiko: 14 artikoloj de Dennis Keefe

76 Kulturo
77 Aleksander Korĵenkov. Pri Ŝukŝin oni povas rakonti diversmaniere…
78 Vasilij Ŝukŝin. Lupoj. Alfluginto. Li ankaŭ tiun konfuzis. Simbolo de kredo. Saluton al Beja! (Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Nikolai Lozgaĉev, Ludmila Novikova)
112 Paulo Sérgio Viana. La folio
115 Laure Patas d’Illiers. Malmultekosta loĝejo
120 Wolfgang Kirschstein. Almenaŭ unu savita manuskripto (Recenzo: Halldór Laxness. Sonorilo de Islando)
123 Floréal Martorell. La kvara albumo de “Kaj Tiel Plu”
124 Miguel Gutiérrez Adúriz. Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2025
126 Valerio Dalla. Italaj belartaj konkursoj
127 La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso
128 La sesa Interkultura Novelo-Konkurso
129 Traduk-konkursoj 2025!
130 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero pri malaperantaj glaĉeroj
131 Literatura Foiro. 2025, №336
132 Literatura Foiro. 2025, №337
133 Thiago Ballestero. Nova redaktoro de “Kontakto”
134 “Femina” resurektos en 2026

135 Mozaiko
136 Stanislav Belov. Ha lo, polico!
137 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
138 Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
139 Reklamo

La red.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi