
3. Antaŭ 170 jaroj naskiĝis Louis de Beaufront (Louis Eugène Albert Chevreux, 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigado de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties organo “L’ Espérantiste”, reprezentanto de Zamenhof ĉe Hachette (1901-03), aŭtoro de pluraj lerniloj kaj prilingvaj libroj, inkluzive de la unua vera gramatiko de Esperanto “Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto” (1900); kompilinto de la antologio “Esperantaj prozaĵoj” (1902); en 1908 forlasis Esperanton kaj aliĝis al Ido, kiun li kunkreis.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 30-31, kaj en la artikolo Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto de Aleksander Korĵenkov.
4. Antaŭ 45 jaroj mortis Eŭgeno Aisberg (ruse: Евгений Давыдович Айсберг, france: Eugène Aisberg. 1905-1919-1980), ruslanda, poste sovetunia kaj francia inĝeniero kaj redaktoro (prezidanto de Internacia Unio de Radioteknika kaj Elektronika Gazetaro), kaj esperantisto; kunfondinto de “Internacia Radio-Revuo” (1925), en kiu aperis lia artikolserio “La babiladoj pri radio” (1926), poste diskoniĝinta libroforme kiel “Fine! Nun mi komprenas la radion!”, kiu estas unu el plej multe tradukitaj libroj, verkitaj en Esperanto (pli ol 20 lingvaj versioj, inkluzive de la franca, kiu aperis jam en 29 eldonoj); honora membro de UEA (1980).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 11-12.
5. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Reinhardt Selten (1930-1947-2016), elstara germana ekonimikisto, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko pro sia elstara kontribuo al la ludoteorio (1994) kaj esperantisto; dumviva membro de UEA (1969), fonda membro (1983) kaj honora senatano de AIS, rektoro de la Internacia Kongresa Universitato en UK-84 (Berlino, 1999); aŭtoro de “Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj: Ĉu mi lernu Esperanton?” (kun J. Pool, 1982, 2a eld. 1995) kaj “Por dulingveco en Eŭropo: Argumentoj kaj dokumentoj” (kun H. Frank, 2005); redaktoro de la studkolekto “La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado” (1997) aperinta ankaŭ en nacilingvaj versioj; ĉefkandidato de la germana sekcio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto en eŭropaj elektoj en 2009, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1995).
12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ulrich Brandenburg (1950- ), germana diplomato kaj denaska esperantisto, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (1974-76), redaktoro de “Pozitive” (junulara rubriko en “Germana Esperanto-Revuo”), prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (2017-23, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (2010), patro de du denaskaj esperantistoj.
16. Antaŭ 65 jaroj mortis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1890-1960), sveda ĵurnalisto, diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia dua edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto “Lingvo Internacia”, organizinto kaj realiginto (kun E. Etzel) de la unua internacia vojaĝo per Esperanto (Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario, Germanio), kunfondinto kaj la unua prezidanto (1896-1909) de Sveda Esperantista Societo, aŭtoro de “Esperanto ett korrespondens- och turistspråk” (1896) kaj “Kanto al la fago de paco” (Kun muziknotoj de C. Adelsköld, 1897).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 165-166.
17. Antaŭ 20 jaroj mortis Bakin (pseŭdonimo de Li Yaotang, alinome Li Feigan 1904-1921-2005), ĉina verkisto, socia kaj ŝtata aganto (vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio, prezidanto de Ĉina PEN-Klubo k. a.) kaj esperantisto; vicprezidanto (1980-86), prezidanto (1986-89) kaj honora prezidanto (1990) de ĈEL; kunfondinto de la societo Amikoj de Esperanto (1981); tradukinto de kvar Esperantaj libroj en la ĉinan: Akita Uĵaku. “Danco de skeletoj” (laŭ la traduko de Ŝuzui Haĵime, 1930), E. de Amicis. “La floro de l’ pasinto” (laŭ la traduko de R. Junck, 1930), A. N. Tolstoj. “La morto de Danton” (laŭ la traduko de N. Hohlov, 1931); J. Baghy. “Printempo en la aŭtuno” (1932). Aperis Esperantaj tradukoj de tri liaj libroj: “Aŭtuno en la printempo” (1980), “Frosta nokto” (1990), “La familio” (1999). Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1981).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 20-22.
21. Antaŭ 85 jaroj mortis Eduard Stettler (Ŝtétler, 1880-1908-1940), svisa juristo, socia aktivulo kaj esperantisto; prezidanto de SES (1911-13, 1927-32), vicdirektoro (1910-19) kaj direktoro (1919-20) de UEA, prezidanto de UEA (1920-24, 1928-34), ĉefaŭtoro de du statutoj de UEA (1920, 1934); aŭtoro de libro pri H. Hodler (1928), en kiu estas prezentita la frua historio de UEA, kaj de pluraj artikoloj, precipe en la revuo “Esperanto.”
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 266-267.
23. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Claude Nourmont (1945-1963-2022), franca instruistino kaj esperantistino, ekde 1976 loĝanta en Luksemburgio, prezidanto de TEJO (1975-77) kaj ĝia honora prezidanto (1978), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1994-2001), vicprezidanto de UEA (2004-13), prezidanto de LKK de la 83a UK (Montpeliero, 1998), redaktoro de “Le Monde de l’espéranto” (2003-22), redaktoro pri arto de “Monato” (2005-22), kunlaboranto de “La Ondo de Esperanto”.
29. Antaŭ 65 jaroj mortis Giorgio Canuto (1897-1925-1960), itala medicinisto, fakulo pri jura medicino, universitata instruisto (rektoro de Parma Universitato, 1950-56) kaj esperantisto; vicprezidanto (1928-36) kaj prezidanto (de 1938 ĝis la baldaŭa malvigliĝo, 1950-60) de Itala Esperanto-Federacio; prezidanto de UEA (1956-60), vicprezidanto de LKK k rektoro de ISU en la 27a UK (Romo, 1935), membro de AdE (1953-60); post lia forpaso laŭ propono de Lapenna ĉe UEA estis kreita Fondaĵo Canuto, kiu ebligas membrecon al esperantistoj el nepagipovaj landoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 54-55.
31. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Lev Zamenhof (Лев Маркович Заменгоф, 1875-1998-1934), ruslanda, poste pollanda juda kuracisto kaj esperantisto, frato de L. M. Zamenhof, konata en Esperanto kiel Leono Zamenhof; redaktoro de “Pola Esperantisto” (1908-1913), membro de la Lingva Komitato (1925-34); tradukinto de “Aspazio” de A. Świętochowski (1908), “Protesilas kaj Laodamia” de S. Wyspiański (1908), “Ave Patria, morituri te salutant…” (1909) kaj “El la konstituciaj Tagoj” (1910) de W. Rejmont, kaj de poemoj de kelkaj polaj poetoj en la kolekto “Mia Liro” (1909), kiu enhavas ankaŭ liajn originalajn poemojn.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news













