La 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo

Himalaja

La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) ĝoje anoncas la 15an Himalajan Renkontiĝon, kiu okazos de la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2026. Ĝi celas prezenti Nepalon kaj ĝian kulturon kaj naturon al alilandaj esperantistoj. Malmultaj landoj en la mondo povas konkuri kun Nepalo rilate naturan, lingvan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon pri la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn, kiuj volas eklerni Esperanton dum la renkontiĝo.

La programo de la Himalaja Renkontiĝo estas planita por taŭgi al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. La aliĝkotizo inkluzivas ĉiujn loĝkostojn, transportokostojn, manĝokostojn kaj aliajn similajn elspezojn, krom asekuro. La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn, ne por profito. Similaj turismaj servoj kutime estas multekostaj, sed multaj el niaj servoj estas volontule disponigitaj de nepalaj esperantistoj.

La ĉefa kialo por la renkontiĝo estas praktiki la lingvon. Nepalanoj apenaŭ povas vojaĝi por partopreni eventojn eksterlande pro financaj kialoj kaj vizaj problemoj. Lingvo bezonas praktikon kaj utiligon – sen tio, ĝi ne ekzistas. Ni do invitas eksterlandajn esperantistojn helpi nin plifortigi la movadon en nia lando.

Legu pli ĉe https://eventaservo.org/e/a22e96

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi