La amo protektas nin: Debuta albumo de Kris Fredi

FradiLa 17an de oktobro aperis la debuta Esperanto-albumeto “La amo protektas nin” de Kris Fredi. Kris Fredi (Chris-F Pendeki, naskiĝnomo: Pendeki Mumbere Freddy) naskiĝis la 24an de decembro 1999 en Butembo, en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo. Li estas kongolanda kantisto, dancisto, kantverkisto kaj interpretisto, aktiva inter Goma kaj Kirumba. Li ludas muzikajn stilojn kiel afrofolko, afrobito, afropopo kaj eĉ ndombolo. En 2018 Chris-F subskribis kontrakton kun la diskeldonejo One Target Media.

Li komencis kiel dancisto en diversaj stratgrupoj en sia naskiĝurbo, poste translokiĝis al Goma por labori kun la dancgrupo “Black Dance”. Li partoprenis en pluraj dancaj konkursoj, poste iris al Kirumba por fondi sian propran dancgrupon “Super Crew” en 2017. Li famiĝis pro sia kanto “Rudi Shule” en kunlaboro kun Adam Katsivira. Sekvis la sukcesaj unuopaĵoj “Tulibaghuma” kaj “Mwanze”.

Kris Fredi eklernis Esperanton en decembro 2023 en la Esperanto-klubo de Goma danke al la instruistoj, Alphonse Kamango Waseka, Marcelin Luheka, Jean de Dieu Kikako kaj aliaj. Kris kuraĝis ekkanti en Esperanto. kvankam li daŭre lernas la lingvon, por kontribui per siaj kantoj al la Esperanta kulturo, al la instruado de Esperanto en sia lando kaj por disvastigi ilin tra la tuta mondo.

Nun Kris Fredi invitas vin malkovri sian unuan Esperanto-albumon “La amo protektas nin”. Ĝi enhavas ses kanzonojn, kiuj proponas vojaĝon tra amo, amikeco kaj espero pri paco. Ĉiu kanto estas kiel lumo en mallumo, kiel mano etendita al tiu, kiu bezonas konsolon. En ĉiu melodio oni sentas la vokon por kunvivi kun pli da kompreno, respekto kaj tenereco. La albumo invitas aŭskulti ne nur per la oreloj, sed ankaŭ per la koro. Ĝi estas omaĝo al la amo kiu protektas, al la amikeco kiu subtenas, kaj al la paco kiu resanigas.

La albumo miksas emociplenajn baladojn kun dancemaj ritmoj, proponante al la aŭskultanto diversajn spertojn: de la varmo de amo ĝis la forto de amikeco kaj la ĝojo de festo. Kris Fredi liveras sian muzikon en Esperanto, montrante, ke la lingvo estas ponto inter homoj, kaj ke muziko en ĝi povas levi la spiriton, mildigi doloron, kaj doni esperon eĉ tie, kie la vivo ŝajnas malfacila.

La ses kantoj de la albumo estas:
1. Paca mondo
2. Revenu
3. Amikoj
4. Feliĉan naskiĝtagon al vi
5. Dancu
6. Mi amas vin

Al ĉi tiu albumeto kontribuis:
Aŭtoro kaj komponisto: Mumbere Pendeki Chris Freddy (Kris Fredi)
Aranĝisto: Y-Shar Beat
Lingva konsilanto/asistanto: Miguel Gutiérrez Adúriz
Registrita kaj miksita en la studio: One Target Media / Y-Shar/ Nazizi en Goma
Soninĝeniero: Y-Shar, PAC
Mastrigita en: Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo
Soninĝeniero: Tribulet’
Grafikado de la kovrilo: Ivimages
Foto de la kovrilo: JDavid photos
Kunlaborantoj: Aleks Kadar, Flo, Miguel, Esperanto-France, Marcelin Luheka, Jean De Dieu Kikako, Crosby M, Belden K, Joel Muhire

La albumeto (Ref.: VKBA053-095) estas disponebla laŭ la formatoj MP3 (320 Kb/s), OGG, FLAC kaj kiel elsendfluo.

Mendu ĝin ĉe https://mallonge.net/krisfredi

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/10/muziko-56/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi