Post dek ses jaroj “Kaj Tiel Plu” revenas per novaj versioj kaj per la ĉiama pasio. La kataluna bando prezentas sian laboraĵon “Je la kvara”. Ĉi tiu septitola bit-albumeto estis oficiale lanĉita la 30an de septembro 2025. Ĝi proponas vojaĝon tra popoloj, lingvoj kaj historioj, ĉio ĉi ligita per la internacia lingvo Esperanto.
En ĝi vi trovos sep kantojn: instrumentajn dancojn el Bretonio, popolajn melodiojn de Makedonio kaj Grekio, sefardan tradicion kaj el la Kataluna Landaro, ne forgesante kantojn de rezisto dum la Hispana Milito. Kiel kutime, la celo estas revivigi la muzikan heredaĵon de la Kataluna landaro, Okcitanio kaj aliaj kulturoj el la mondo, reinterpreti kaj diskonigi ĝin en Esperanto – lingvo permesanta kunhavigi tiun riĉecon tutmonde.
Antaŭe “Kaj Tiel Plu” eldonis tri albumojn en Esperanto ĉe la eldonejo Vinilkosmo: “Sojle de la klara temp’” (2001), “Plaĉas al mi” (2004), “Surplacen venu vi” (2009). La kvara albumo estas nova invito por danci, aŭskulti kaj revi, per niaj propraj aranĝoj kiuj daŭrigas la spiriton de la grupo: kunigi la radikojn de diversaj popoloj kaj florigi ilin per komuna lingvo.
La sep kantoj de la disko estas:
1. Skotiŝo de la Stokfiŝo (Scottish du Stockfish). Bretonio
2. Radikoj (Arrels). Joan Crosas, Esquirols, Katalunlandaro.
3. Lulkanto (Νανούρισμα). Tradicia greka.
4. Je l’ unua la naskiĝ’ (A la una yo nascí). Tradicia sefarda.
5. Soldatkanto (Canción de soldados). Chicho Sánchez Ferlosio.
6. Kiel estas tiu glaso (Како што е таа чаша). Tradicia makedona.
7. Aj, Karmela! (¡Ay, Carmela!). Tradicia rezistkanto de la Hispana Milito.
“Kaj Tiel Plu” en ĉi tiu albumeto estas:
Anna Sánchez: perkutiloj
Carles Vela: flutoj kaj voĉo
Elena Milla: perkutiloj kaj voĉo
Ferriol Macip: violono kaj voĉo
Isaac Barrera: kontrabaso
Josep Maria Milla: mandolino kaj voĉo
Xavier Rodon: gitaro kaj voĉo.
Registrado, miksado, masterigado: Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo
Soninĝeniero: Tribulet
Grafismo de la kovrilo: Zep Armentano kaj Ferriol Macip
Foto de la kovrilo: Jordi Bosch Carbi
Aĉetu la albumon kontraŭ sep eŭroj ĉe https://mallonge.net/ktp-kvara.
Floréal Martorell
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news













