
Tolstoj, Aleksej Konstantinoviĉ. Princo Serebrjanij: Romano / Tradukis el la rusa Maria Ŝidlovskaja. – 3a eldono. – Novjorko: Mondial, 2008. – 282 paĝoj. – Prezo: 16.75€ (kun sesona rabato).
“Tre interesa libro, kiu certe meritas legadon”, – skribis Vilho Setälä en sia recenzo, publikigita en “Finna Esperantisto” (1913, №2) kaj enretigita de Osmo Buller ĉe https://mallonge.net/aktolstoj. Li recenzis la historian romanon “Princo Serebrjanij” (Князь Серебряный) de Aleksej K. Tolstoj, tradukitan de Maria Ŝidlovskaja kaj eldonitan de Aleksandr Saĥarov en 1912 kiel literatura aldono de “La Ondo de Esperanto”.
Okaze de la 150a datreveno (Julie: la 28an de septembro 1875, Gregorie: la 10an de oktobro) de la morto de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj (1817-1875), dum la tuta oktobro la libroservo de UEA ofertas la trian eldonon de “Princo Serebrjanij” kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.
Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=6442
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/10/libro-17/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














