Itala Kongreso – sukcesega, kaj tamen en Esperanto

itala kongreso

“Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso”, – sensacieme titolis la skandalgazeto “Libera Folio” pri la Itala Esperanto-Kongreso, okazinta fine de aŭgusto 2025 en Salsomaggiore Terme apud Parma. Bonŝance, kiel partopreninto de la kongreso, mi povas konfirmi, ke el mia vidpunkto la kongreso okazis, kiel ĉiam, plene en Esperanto.

La rimarko de “Libera Folio” rilatis nur al la jara asembleo de Itala Esperanto-Federacio. Samtempe kun ĝi okazis ekskurso kun esperantlingva ĉiĉeronado – kaj kantateliero de Ĵomart kaj Nataŝa, kiun mi ege ĝuis. Fakte, al mi egalas, kiun lingvon nacia Esperanto-asocio uzas en sia asembleo. Gravas nur, ke tiu asocio utilas al nia movado. Kaj rilate al Itala Esperanto-Federacio, tiu utilo sendube estas enorma. Ĝuste la Italajn Kongresojn mi ĉiam tre ĝuas ekde 2019.

Karakterizaĵo de la Italaj Kongresoj estas laŭ miaj spertoj, ke oni ĉiam elektas ege allogajn urbojn kun taŭgaj kongresejoj, bonege atingeblaj ankaŭ per trajno. Ĉi-jare nia kongresa hotelo nomiĝis “Grand Hotel Regina”. Ĝi varbis per kvar steloj. Samtempe ĝi estis la plej malmultekosta kaj, laŭ retaj recenzoj, la plej malbona el la pli ol 50 hoteloj de la urbeto. La hotelo, laŭ mi, meritis kvar stelojn nur pro la beleco de sia fasado, de kelkaj salonoj kaj de la ŝtuparejo, dum ĝiaj ĉambroj kaj servoj multrilate ege malsuperis eĉ germanajn junulargastejojn. Sed eblis alkutimiĝi al ĝiaj mankoj kaj fine farti tre bone en ĝi.

Salsomaggiore Terme estas tre agrabla urbeto kun 20.000 loĝantoj. Same kiel en la pasintjara kongresurbo Montecatini Terme, videblis en ĝi la krizo de italaj kuracurboj. La ĉefa termobanejo de Salsomaggiore, la Terme Berzieri, iam celis esti la plej bela termobanejo de la mondo. Sed en 2015 ĝi bankrotis, kaj ĝi estas de multaj jaroj fermita pro renovigado. Avantaĝo de tiu velkinta gloro estis, ke ne tro abundas turistoj en la urbeto, plu riĉa je belegaj konstruaĵoj kaj parkoj.

La organizantoj bonege kunlaboris kun la urbaj aŭtoritatoj, tiel ke ni povis uzi iujn el tiuj belegaj konstruaĵoj por la solena malfermo kaj por koncertoj. Kelkaj spektakloj – la koncertoj de Clarissa Sabatini kaj de Ĵomart kaj Nataŝa same kiel la prezentaĵo “Doktoro Zamenhof” de Mario Migliucci en la itala lingvo – povis okazi sur la urbodoma placo kaj allogis ankaŭ sufiĉe da neesperantistoj.

Multaj programeroj tre bone sukcesis. Aparte mi ŝategis la kantatelierojn de Ĵomart kaj Nataŝa (kie ankaŭ ilia filino Carina spontane kantis kun ili la kanton “Somera Mondo”), kaj ĉiujn koncertojn. Menciindas ankaŭ kelkaj aparte bonegaj prelegoj: “Demenco kaj dulingvismo” de Marta Ruzza (interesega, pensiga temo), “Operacia esploro” de Luca Coslovich (surprize bonkvalita enhave kaj lingve), “La slava skolo” de Alessandra Madella (kun belegaj poemoj de niaj pioniraj poetoj) kaj la rememora prezentaĵo pri Renato Corsetti (ege kortuŝa, kun lia vidvino Anna Löwenstein kaj ilia filo Gabriele).

Kompreneble ankaŭ la astronomiaj prelegoj de Amri Wandel estis, kiel ĉiam, tre bonkvalitaj. Mi mem kun granda entuziasmo prelegis pri “Malagasio – unika lando” kaj bedaŭris nur, ke ne eblis fari tri apartajn prelegojn pri la unikaj naturo kaj kulturo de la lando, ties Esperanto-movado kaj la tutnovaj originalaj verkoj de malagasaj esperantistinoj.

Ankaŭ diversaj distraj programeroj meritis laŭdon, ekzemple la ĉiumatena kunveno “Kantu kaj meditu” kun Clarissa Sabatini (supratona kantado en agrabla atmosfero) kaj la Sankta Meso en Esperanto kun pastro Gustavo Zanoli. La libroservo havis riĉan sortimenton. Kaj ankaŭ pri la ekskursoj mi aŭdis multajn pozitivajn raportojn. Facilis ankaŭ ekskursi private per trajno al vidindaj lokoj – mi mem uzis la ekskursan tagon por viziti kun kelkaj geamikoj la belegan urbon Piacenza.

Dum en antaŭaj jaroj la italaj kongresoj allogis ĉirkaŭ 200 esperantistojn, ni ĉi-foje estis nur 126 aliĝintoj, plejparte pli ol 50-jaraj, el 21 landoj. Sed tiuj, kiuj ne venis, povas bedaŭri tion. Ĉi-foje eĉ la vetero estis aparte agrabla, ĉar ne tro varma. (Nur dum unu vespero ĝenis pluvego.)

Mi neniam enuis, estis konstante kune kun simpatiaj geamikoj, kaj jam antaŭĝojas pri la venontjara Itala Kongreso. Inter la naciaj kongresoj de Esperanto, la itala elstaras pro la daŭro (tutsemajna), la grandeco (125-250 kongresanoj) kaj la kvanto kaj kvalito de la programeroj.

Mi elkore dankas al la aktivuloj de Itala Esperanto-Federacio – tute sendepende de tio, kiun lingvon ili uzas en sia asembleo.

Ulrich Matthias

Grupfoto de Laura Brazzabeni

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10/italujo-7/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi