
Sekve de la lastatempaj evoluoj ĉe la milito en Gaza-strio, Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) decidis publikigi sian starpunkton, kiu reflektas la opinion de multaj ĝiaj membroj.
ELI ne reprezentas la israelan registaron kaj forte pledas por paco kaj ĉesigo de la homaj suferoj ambaŭflanke. Oni tamen ne forgesu, ke tiun ĉi militon kaŭzis la terorisma surpriz-atako de Ĥamas, kiu la 7-an de oktobro 2023 kruelege murdis en unu tago pli ol 1000 israelajn kaj alinaciajn civilulojn, pli da judoj ol iam ajn post la Holokaŭsto, plejparte familiojn en siaj hejmoj kaj gejunulojn en muzika festivalo. Aldone estis kidnapitaj 250 vivantaj kaj murditaj personoj.
Kiel landa Esperanto-asocio, la celoj de ELI unuavice estas la progresigo de Esperanto en Israelo kaj en la Mezoriento, klopodante esti politike neŭtrala. Tamen, ELI ne povas resti indiferenta al la lastatempaj okazaĵoj en Gaza-strio, nek al la kondamnoj en la Esperanto-movado, kontraŭ Israelo kaj foje eĉ persone kontraŭ israelaj esperantistoj. Tiuj atakoj minacas la progreson de Esperanto en Israelo kaj damaĝas la statuson de ELI kiel registrita societo. Aliflanke, ni dankas por la multaj esprimoj de subteno kaj zorgo pri Israelo, kiujn ni ricevis de esperantistoj el la tuta mondo.
Hodiaŭ, precize du jarojn post la atako de Ĥamas, kiu kaŭzis neimageblajn suferojn al israelaj civitanoj, samkiel al la palestinaj loĝantoj en Gaza-strio, oni ekvidas la efektiviĝon de la lastatempe proponita kontrakto pri fino de la milito kaj liberigo de la israelaj kidnapitoj. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos la suferoj de centmiloj da civiluloj kiuj estis forpelitaj el siaj hejmoj ambaŭflanke de la limo, kaj ke Gaza¬anoj, samkiel israelanoj, povos vivi sen minaco de atakoj, terorismaj aŭ armeaj.
ELI esperas, ke tiu kontrakto, kiu jam nun estas vaste subtenata de multaj ŝtatoj en la Mezoriento kaj tutmonde, realiĝos. Ĝi ebligos al Israelo, kunlabore kun la mezorientaj landoj kaj la cetera mondo, trovi solvojn por rekonstrui Gaza-strion kiel prosperan senarmilan regionon pace regatan de siaj loĝantoj, kaj malfermos la vojon por stabileco kaj paco en la Mezoriento.
Esperanto-Ligo en Israelo
7-a de oktobro 2025
Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/6679
Foto de Jaber Jehad Badwan, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=159486769
Legu ankaŭ:
Junaj esperantistoj kondamnas la agojn de la Israela registaro
https://sezonoj.ru/2025/09/israelo-6/
Komuniko pri Gazao de Kataluna Esperanto-Asocio
https://sezonoj.ru/2025/08/gazao/
Deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo pri la milito en Gaza
https://sezonoj.ru/2023/11/israelo-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













