La 11an de oktobro 2025 en Zagrebo finiĝis la longa vivo de
Zora Heide (1924-2025)

Ŝi naskiĝis kiel Katica Zorka Vinceljak la 23an de novembro 1924 en Levinoviac apud Virovitica, studis juron en Zagrebo, sed devis interrompi siajn studojn dum la milito. En 1948 ŝi diplomiĝis kiel medicina teknikistino kaj laboris en la Zagreba higiena instituto 1960, kiam ŝi post la geedziĝo kun la dana esperantisto Karl Johann Heide kaj ekloĝis en Danlando, poste en Svedio (1979-93) kaj Islando (1993-99), kaj en 1999 ŝi revenis al Kroatio.
Ŝi lernis Esperanton infanaĝe ĉe sia patro, vilaĝa instruisto kaj esperantisto Mijo Vinceljak, ekde 1953 aktivis en la fervojista Esperanto-societo en Zagrebo, kie ŝi instruis Esperanton kaj kunredaktis la fervojistan periodaĵon. En 1964 ŝia unua Esperanta poemo “Enigmo” aperis en “Norda Prismo”. Ŝi verkis kaj tradukis en/el pluraj lingvoj, en Esperanto aperis kvin ŝiaj libroj: “Ni, homoj” (1970), “Ni komedietas” (1971), “Etulaj aventuroj” (1983), “Spuroj de l’ doloro” (1984), “Groteskaj dialogoj” (1985).
Inter Esperantaj tradukoj de Zora Heide estas “Krepuskoj de V. Stahuljak (2001), “Sovaĝa ĉevalo” de B. Prosenjak (2016), “Mor” de Đ. Sudeta (2022). k. a. En 1984 aperis “Kantoj de l’ silento” kun ŝiaj kroataj poemoj tradukitaj en Esperanton de L. Borčić, I. Borovečki kaj E. Lapenna. Zora Heide ricevis plurajn premiojn ĉe naciaj kaj internaciaj literaturaj konkursoj, interalie, en Liro-2000.
En novembro 2024 oni festis ŝian centjariĝon en Zagreba maljunulejo. Zora Heide forpasis kelkajn semajnojn antaŭ sia 101a naskiĝdatreveno.
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/10/heide/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














