UK-111 en Graco: Pli ol 250 aliĝintoj

gracoJe la 1a de oktobro 2025 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Aŭstrio) aliĝis 252 personoj el 40 landoj.

Pli ol dek aliĝoj venis el sep landoj, vidu la liston:

Germanio (39)
Aŭstrio (25)
Hungario (20)
Pollando (17)
Brazilo (15)
Francio (15)
Italio (12)

La unua, plej favora aliĝtarifo validas ĝis la 30a de novembro 2025.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/10/graco-3/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi