
Geamikoj, en nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian fortan surprizon pro tio, ke ni ricevis nur 110 konkursaĵojn. Temas pri 70 verkoj malpli ol en 2023; 63 malpli ol en 2022 kaj 76 malpli ol en la rekorda jaro 2021. Nu, en 2025 la partopreno en BK iel rekaptis la averaĝan pulson de la lastaj jaroj. Oni ricevis 163 konkursaĵojn, nome 53 verkojn pli ol en 2024, 10 malpli ol en 2022, 12 pli ol en 2020 ktp. Krome, ili venis el la kvin kontinentoj kaj ilia averaĝa kvalito estis pli ol estiminda.
Se paroli nur pri la branĉo “Teatraĵo” en 2024, la unusola verko ĉi-branĉe konkursinta ricevis la trian premion; tamen en 2025 tamen estis aljuĝitaj la tri ĉefaj premioj plus unu honora mencio. Aparte gravas kaj rimarkindas la ĉi-branĉa aljuĝo de la unua premio, se oni konsideras la fakton, ke, en la lastaj 25 jaroj, tio realiĝis en nur 4 okazoj. Cetere, en BK-2026 la subbranĉo “Monologo aŭ Skeĉo transiĝas al la kategorio branĉo sub la nomo “Mallonga Teatraĵo (monologo, skeĉo ktp)”.
Aliflanke, en BK-2026 ni enkondukas la subbranĉon “Sciencfikcio kaj Fantasto”, kies unua premio havas la nomon “Premio Charles Power”, omaĝe al la samnoma iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025.
iaflanke, kiel kutime, ni fidas la altirpovon de BK, la plej prestiĝa el la literaturaj konkursoj en Esperantujo, en kiu kutime partoprenas tiel grandaj figuroj de la Esperanto-beletro kiel entuziasmaj talentaj komencantoj sur la literatura tereno. Laŭlonge de la historio de BK, tiessine ŝprucis elstaraj individuaj kultivantoj de la Esperanto-literaturo kaj propralume brilaj grupoj el ili, kiuj nepre famiĝis. Pro ĉio ĉi, kaj pro multaj aliaj bonoj, ni esperas, ke la partopreno en BK-2026 tenos sin kvante kaj kvalite altnivela kaj eĉ atingos iun aŭ kelkajn el la de ĝi spertitaj lastatempaj eksterordinaraj rekordoj. Ek do al konkursad’!!!
La rezultojn oni anoncos kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graz (Aŭstrio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200×65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Sciencfikcio kaj Fantasto: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Charles Power.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Mallonga teatraĵo (monologo, skeĉo, unuaktaĵo ktp): (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj). La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2024. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2026.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com, bk@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo, Eseo kaj en la subbranĉo Sciencienfikcio kaj fantasto: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €.
En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €.
En la branĉoj Mikronovelo, Kantoteksto kaj Mallonga teatraĵo (monologo, skeĉo, unuaktaĵo ktp): unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita, kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2026, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2026, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas: ĉi tie.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1259.
En la titolo de ĉi tiu Gazetara Komuniko estas amuza mistajpo “Belartaj Bonkursoj”. (La red.)
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













