La 6a Virtuala Kongreso de Esperanto

virtuala

Marku la kalendaron, ĉar la plej granda reta evento por esperantistoj revenas! La 6a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4a ĝis la 7a de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo) kaj ĉiuj jam povas aliĝi al ĝi.

Ĉu vi sciis, ke ĉiuj individuaj membroj de UEA en 2025 rajtas senpage aliĝi? Jes, sed nur se vi aliĝos ĝis la 23a de novembro! Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, vi povas per la sama paĝo rapide (re)membriĝi en UEA kaj samtempe aliĝi (senpage) al VK. Kaj por tio estas speciala oferto! Vi pagos jam la membrecon por 2026 kaj tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025 kaj aliĝon al la 6a VK!

Kun la ĉi-jara temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”, diversaj programeroj – prelegoj, trejnadoj, babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj i.a. – donos al partoprenantoj la okazon ne nur ĝui interagojn en Esperanto ekde la komforto de siaj hejmoj, sed ankaŭ akiri valorajn sciojn kaj lertojn pri vasta gamo de temoj kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun samideanoj el diversaj landoj. Dum 24 horoj de la tago okazos ankaŭ malfermitaj laŭtemaj babilejoj, en kiuj partoprenantoj povas renkontiĝi kaj babili pri difinitaj temoj sen moderigado. Kompreneble, ankaŭ vi povas kontribui al la kerna programo! Post via aliĝo, plenigu ĉi tiun formularon ĝis la 9a de novembro (dimanĉo) por proponi vian programeron!

Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj ankaŭ disponos pri aparta spaco por prezenti sin per la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. Novaĵo estas, ke la ViMF 2025 okazos dum la 4a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj grupoj havos po 20 minutojn por sciigi la tutan mondon pri sia agado kaj tiel varbi membrojn, partoprenantojn aŭ kunlaborantojn. Kandidatiĝu per ĉi tiu formularo ĝis la 9a de novembro. Estas limigitaj lokoj, do kandidatiĝu kiel eble plej baldaŭ!

Pro administraj optimumigoj okazos grava ŝanĝo ankaŭ en la ilo uzota por gastigi programerojn: okaze de la 6a VK estas planate utiligi la platformon Discord per kiu ĉiuj programeroj kaj laŭtemaj babilejoj troviĝos en unusola kanalo. Platformo facile uzebla, tre alloga por junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj retaj eventoj, Discord ebligos, ke la etoso de la 6a VK restu moderna kaj alirebla por ĉiuj. Eblas aliri al Discord per aplikaĵo aŭ rekte per retumilo, tiel ke vi povas partopreni en la 6a VK, kie ajn vi estos. Krome estos uzitaj ankaŭ Zoom kaj aliaj rimedoj.

La VK estas unu el la ĉefaj iniciatoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko, por teni Esperanton kaj siajn servojn pli alireblaj al membroj kaj esperantistoj de la tuta mondo. Gvidas la organizan teamon la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., kiu plenumis tiun saman rolon ankaŭ en la pasintaj VK-j. Kunordigas la programon de la 6a VK Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Administra Subtenanto de UEA. La VK-retejon plu funkciigas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo Edukado@Interreto. La kulturan programon kunrealigas la teamo de Eurokka / Vinilkosmo.

Se vi deziras subteni la VK-n kaj fari ĝin daŭripova iniciato, bonvolu konsideri donaci al la 6a VK! Donacoj helpas kovri la kostojn de la evento kaj ebligi la membriĝon en UEA (kaj poste la partoprenon en VK) denepagipovaj samideanoj, kun atento al junuloj, virinoj kaj pensiuloj. Vi povas donaci samtempe dum via aliĝo al VK aŭ poste per la VK-fonduso. Se vi konsentas, vi aperos kiel Subtenanto (se vi donacas ekde 50 EUR; aŭ kiel Donacinto, se malpli) en la listo de aliĝintoj de la 6a VK.

En 2024 aliĝis al la 5a VK entute 1256 personoj el 89 landoj. Ĉu ni superos tiun kvanton? Aliĝu nun al la 6a VK! Por pliaj informoj vizitu vk.esperanto.net aŭ skribu al info@vk.esperanto.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1257.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi