Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci, ke la eminenta profesoro Geoffrey Greatrex, konata esperantisto kaj universitata esploristo, estas elektita membro de la Akademio de Eŭropo (Academia Europaea), unu el la plej prestiĝaj sciencaj institucioj de la kontinento (https://www.ae-info.org).
Fondita en 1988, la Akademio de Eŭropo kunigas elstarajn fakulojn el diversaj fakoj – inter ili Nobel-premiitojn kaj membrojn de naciaj akademioj, cetere ne nur de Eŭropo – kun la celo stimuli internacian sciencan kunlaboron kaj interŝanĝon de scio en la plej alta nivelo. La nomumo de Greatrex, profesoro pri klasikaj kaj religiaj studoj ĉe la Universitato de Otavo (Kanado), estas gratulinda agnosko de lia scienca kontribuo kaj grava aspekto de la ligo inter esperantistoj kaj la internacia mondo de scienco.
“Ni ĝojas, ke esperantisto estas agnoskita por eniri en tiel gravan eŭropan forumon. Tiaj momentoj memorigas, ke la Esperanto-movado dividas kun internaciaj sciencaj instancoj la saman spiriton de interkompreniĝo, kunrespondeco kaj deziro progresigi la mondon”, – deklaris Fernando Maia Jr., prezidanto de UEA, interparole kun Greatrex.
UEA konsideras, ke la ĉeesto de esperantisto en la Akademio de Eŭropo malfermas pordon al dialogo pri lingva justeco, scienca alireblo kaj internacia kunlaboro sen lingvaj baroj. La Estraro de UEA restos en kontakto kun Greatrex por kompreni eblojn, establi pli proksimajn rilatojn kun la Akademio, precipe okaze de la venonta 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio), kie unu el la sidejoj de la Akademio situas. UEA bonvenigas ĉiujn aliĝi al la 111a UK: https://uk.esperanto.net.
“Mi estas honorigita de tiu elektiĝo kaj pretas labori por la celoj de la Akademio kaj en ĝi pli bone konigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn. La UK en Graz povos esti perfekta ŝanco por ebligi tiun dialogon”, – komentis Greatrex kun la Estraro de UEA.
Cetere de Greatrex aperos en Esperanton (tradukita el malnovstila helena lingvo) la libro “La persaj militoj”, verkita de Prokopio de Cezareo (Palestino) en ĉ. 550 kaj eldonota de Mondial por la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Pliaj informoj aperos.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1256.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













