Greziljono: Lerni kaj praktiki Esperanton ĉiusezone

ref

La franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono okazigas studperiodojn plurfoje jare. Ĉi-somere en julio kaj aŭgusto okazis unue la 9a Maratona Esperanto-kurso dum dek tagoj, ĉi-foje kun Dennis Keefe, Nedeljka Ložajić, Frank Lappe; samtempe IEK-prelegaro laŭ OSIEK kaj la jara kongreso de blindaj esperantistoj de LIBE. La instruistino de la meza kurso estis blinda, kaj tio estas avantaĝo eĉ por vidantoj kiuj jam scias legi kaj skribi Esperanton, sed ili venas por lerni paroli.

La kastelon kaj ĝian parkon poste okupis infanoj kun gepatroj kadre de la 46a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). La ĉefa celo estis komunaj ludoj kaj agadoj inter la infanoj el diversaj landoj por tiel instigi ilin uzi Esperanton por ludi kune.
Poste Sennacieca Asocio Tutmonda organizis sian 98an SAT-Kongreson kun aldona postkongreso.
Fine okazis la 6a Verda Naturisma Semajno kun INOE. Okazis Esperanto-kursoj, koncertoj kaj aliaj aktivaĵoj, ĉiam sen vestaĵoj.

AŬTUNAS kaj INTERKANT

La aŭtunaj staĝoj okazos dum dek tagoj en du periodoj.

La Esperanto-koruso INTERKANT okazigos kantadon kun ĥorestro Bernard Bigonnet de la 21a ĝis 28a de oktobro 2025. Ni lernos Esperanto-kantojn kvarvoĉe antaŭ- kaj posttagmeze. En la lasta vespero okazos publika koncerto en la urba festosalono. Interkant bonvenigas novajn kantemulojn.

La 14a kursaro AŬTUNAS okazos de la 24a de oktobro ĝis la 2a de novembro, dum la francaj lernejaj ferioj, ĉar partoprenas ankaŭ infanoj. En la kursoj instruos Dalia Pileckienė el Litovujo, Alain Delmotte kaj Renée Triolle el Francujo. En la lasta tago oni povos trapasi ekzamenojn de Franca Esperanto-Instituto.
Posttagmeze, ekster la kursoj, Larysa Osadĉuk proponos origamon, japanan arton de paperfaldado, kaj Alain Delmotte instruos sorobanon, japanan abakon. La infanoj iros plurfoje al naĝejo kun tobogano, kaj la 31an de oktobro ĉiuj festos Halovenon laŭ la Greziljona maniero. Pluraj volontuloj venos dum ĉiuj 10 tagoj por ĝardenumi ekstere ĉe la baseno kaj ĉirkaŭ la lageto.
Informoj legeblas ĉe https://gresillon.org/au?lang=eo, por demandoj skribu al gresillon@gmail.com. Aliĝu tuj!

PRINTEMPAS kaj MULTAKTIVAĴOJ

Nia printempa studperiodo PRINTEMPAS okazos la 17-29an de aprilo 2026 kun kvar famaj instruistoj: Zsófia Kóródy, Birke Dockhorn, Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski.
La kursoj preparas al KER-ekzameno, kies parola parto eble okazos en la lasta tago. La studperiodo celas studi la lingvon, tamen dum la posttagmezoj ni proponas ekskursojn kaj aliajn aktivaĵojn. Informoj ĉe https://gresillon.org/p?lang=eo.

Post dek tagoj da lernado eblas praktiki Esperanton, de la 26a de aprilo ĝis la 2a de majo. La BEMI-semajnon kun biciklaj ekskursoj gvidos Eddy van des Bosch. La ĥoran kantadon gvidos Bernard Bigonnet. Aldoniĝos poste aliaj aktivaĵoj. Informoj en https://gresillon.org/k?lang=eo.

En pluraj landoj ekzistas Esperanto-centroj, vidu en https://gresillon.org/ligoj?lang=eo#c.
Vivigu tiun en via regiono aŭ kreu novan centron.

Bert Ŝuman
gresillon@gmail.com

Foto: La Renkontiĝo de Esperanto-Familioj okazis jam la 46an fojon (Foto de Greziljono)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10/francujo-29/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi