Ilona Koutny en Ĉinio

koutny

La 10an de oktobro 2025 profesorino Ilona Koutny, hungara lingvisto kaj fondinto de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, vizitis la ĉefsidejon de “El Popola Ĉinio” (EPĈ) kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Ŝi salutis la tutan redakcion de EPĈ kaj faris prelegon en la halo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). La prelego kun la titolo “Esperanto-lingva bildo de la mondo” montris al la aŭskultantoj, kiel la mondo speguliĝas en iuj lingvoj kaj la Esperantan aliron.

La prelego de Ilona Koutny estis farita kadre de talentul-interŝanĝa mekanismo de ĈIKG, kio celas aldoni viglecon al tradukista kaj interpretista rondo, do venis al la prelego ne nur Wang Hanping, vicdirektoro de Azia-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, sed ankaŭ la gvidantoj de Akademio de Tradukado kaj Interpretado sub ĈIKG kaj hom-resursa sekcio de ĈIKG. Ankaŭ alvenis esperantistoj de la Pekina Esperanto-Asocio kaj junuloj, kiuj interesiĝas pri fremdaj lingvoj, lingvistiko kaj Esperanto. Sume pli ol 60 homoj aŭskultis la prelegon La aktivadon prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL.

La prelego helpis aŭskultantojn ordi la kognon kaj konceptojn de Esperanto, planlingvo origina el eŭropaj lingvoj kaj kombinanta tutmondajn kulturajn elementojn. Plej menciinda estas, ke ŝi montris al ni metaforojn de lingvoj, kiuj ne estas proponataj en reala uzado kiel traduko kaj interpreto. Ŝi diris, ke lingvo spegulas kulturon, kaj haŭte kaj oste.

Post la prelego profesorino Koutny respondis la demandojn faritajn de surlokaj aŭskultantoj. Esperantistoj lerte kaptis la ŝancon fari demandojn pri esprimo, vortuzo, metaforo kaj aliaj, kies respondoj solvis la ĝenojn dum tradukado. La etoso estis arda.

Xie Ruifeng

Foto: Wang Hanping kaj Ilona Koutny

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2025-10/13/content_118121244.htm

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi