Lingva Konsultejo: Sintezaj kunmetitaj verboformoj

akademioDEMANDO

Mi scivolas, ĉu akademianoj aprobas la jenan uzon:
“Mi legantis ĵurnalon, kiam la telefono sonoris” (anstataŭ “mi estis leganta…”).

RESPONDO

Via demando celas la sintezan kunmetitan verboformon, do “legantis” anstataŭ la kutime analiza kunmetita verboformo “estis leganta”. Rilate tiun demandon ni devas distingi inter la teoria kaj praktika flankoj.

Ni konstatas, ke en la praktiko spertaj parolantoj preskaŭ ĉiam evitas la sintezajn kunmetitajn verboformojn, eĉ pli ol la analizajn. La sintezaj formoj ŝajnas pli tipaj por la lingvouzo de komencintoj, kiuj nature eksperimentas kun la esprimkapablo de la lingvo, dum al spertaj parolantoj ili impresas balaste kaj malpli elegante ol la simplaj verbformoj. Escepto estas la formoj “povintus” kaj “devintus”, kiuj estas oftaj ankaŭ ĉe multaj progresintoj, sed havas specifan signifon (pasintecan kondicionalon – kiu teorie ne devus ekzisti en la lingvo). Alia escepto estas la formo “bezonatas”, kiu aperas nemalofte en la pasintaj 25 jaroj. Praktike la sintezaj kunmetitaj verboformoj do ludas ĝis nun nur malgrandan rolon.

Rilate la teorian flankon, regas ankoraŭ neniu konsento pri la principa boneco de tiuj formoj. Ekz. PMEG (https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/kunmetitaj_verboformoj/nekutimaj.html#i-z2e) nomas ilin “logikaj”, kaj por tiuj, kiuj uzas la sintezajn formojn, estas evidente, ke ekz. “-antas” ekvivalentas al “estas -anta”. Dume aliaj parolantoj atentigas, ke participoj kondutas ne kiel aliaj adjektivoj, do ne povas principe malkonfirmi, ke ekz. “-antas” ne ekvivalentas “estas -anto”. Estas konstateble, ke mankas ĝis nun profundaj studoj de la problemo.

Por resumi, la Lingva Konsultejo ne rekomendas uzi sintezajn kunmetitajn verboformojn en ordinara parolo. Se oni volas ilin uzi por eviti la pli longajn analizajn formojn, oni atentu, ke ankaŭ tiujn nur tre malofte oni vere bezonas: Ekz. en la frazo, kiun vi donas kiel ekzemplon, oni ne bezonas la participon, ĉar simpla “legis” estas sufiĉe klara kaj pli eleganta kaj simpla.

Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 12an de septembro 2025

Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi