
La Estraro de UEA varme bonvenigis kandidatiĝojn por la Universalaj Kongresoj en 2027 kaj 2028 kaj esprimis preferon, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo. Ĉar dum la postpandemiaj jaroj 2022-25 neeŭropaj UKoj okazis en Ameriko (Montrealo, 2022) kaj Afriko (Aruŝo, 2024), la 122a UK verŝajne povus okazi en Azio aŭ Oceanio. Sed kie? “La Ondo de Esperanto” listigis 12 landojn kun relative forta Esperanto-movado en la Azia-Oceania regiono kaj proponis respondi la demandon: En kiu el ĉi tiuj landoj vi preferus kongresi en la 2027a jaro? (vidu https://sezonoj.ru/2025/09/demandilo)
Oni povis voĉdoni nur unu fojon. La voĉdonilo funkciis dum unu semajno, de la 23a ĝis la 30a de septembro. La informo pri la voĉdonado estis publikigita en pluraj sociaj retoj kaj dissendolistoj. Siajn voĉojn donis 254 personoj. La fina rezulto estas jena:
Filipinoj – 40 voĉoj
Ĉinio – 38 voĉoj
Aŭstralio – 28 voĉoj
Barato – 22 voĉoj
Israelo – 21 voĉoj
Indonezio – 20 voĉoj
Japanio – 18 voĉoj
Nov-Zelando – 18 voĉoj
Vjetnamio – 16 voĉoj
Irano – 15 voĉoj
Korea Resp. – 10 voĉoj
Nepalo – 8 voĉoj
Dum la komencaj tagoj de la voĉdonado la plej preferata estis Ĉinio, sekvata de Aŭstralio, sed la lastan voĉdontagon pli ol dek personoj voĉdonis por Filipinoj. Kompreneble, temas nur pri la prefero de la voĉdonintoj, kiuj eble ne konsideris la situacion en la lando, nek la kapablon de lokaj aktivuloj akcepti la esperantistan mondkongreson, tamen estas utile scii, en kiuj landoj oni pli volonte kongresus.
Cirkulas onidiroj, ke, kvankam en 2022 UEA jam okazigis kongreson en Ameriko, la 112a kongreso (2027) estas invitita/invitota al Brazilo, kiu estas, interalie, la loĝlando de la prezidantoj de UEA kaj TEJO; kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas jam anoncis, ke Kaŭno estos kandidato por la 113a UK en 2028.
Dankon al ĉiuj voĉdonintoj!
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperos en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10/2027/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news














