“Laŭ amerikindiana legendo, la plej altaj pintoj de la montaro Mérida en Venezuelo ŝuldas siajn neĝkovritajn suprojn al la frapantaj flugiloj de kvin blankaj agloj. Sed dum la lastaj jardekoj, tiuj rabobirdoj ŝajne forlasis la montaron, kiu nun estas kovrita de ŝtona grundo. En 2023, la lando perdis sian lastan glaĉeron: Corona”, – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la unua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (januaro-marto). Ŝi konkludas jene: “Nun la ŝanĝoj sur montopintoj, en foraj kaj malfacile alireblaj zonoj, povas ŝajni malproksimaj kaj lokaj. Tute male. La eventoj nun okazantaj en tiuj montoj, veraj klimatŝanĝiĝaj sentineloj, rekte influos vivkvaliton en valoj, marbordoj kaj urboj. Resume, nia estonteco estas je risko”.
“Malaperantaj glaĉeroj” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono, kies Esperanta versio kun konsiderinda malfruo aperis en la retejo de Unesko. La ĉeftemon traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:
Agnès Bardon. Glaĉeroj, la delikataj speguloj de klimata ŝanĝiĝo
“Kilimanĝaro estas alloga loko kaj el estetika kaj el scienca perspektivoj”: Intervjuo kun Douglas Hardy
Alister Doyle. Glaĉeroj sub strikta kontrolo
Kang Shichang kaj Du Wentao. Teknologio por kontraŭbatali glaĉeran fandiĝon en Ĉinio
Amir Ismailov. Centra Azio, regiono kun alta prioritato
Lars Pilø. Fandiĝanta glacio malkaŝas la pasintecon
Elizabeth Allison. Tradicioj skuitaj de tutmonda varmiĝo
Ásgeir H. Ingólfsson. Islando: Ĉu vidi Vatnajökull kaj morti?
“Mi desegnas por portreti la subliman kaj vundeblan naturon de la polusa glacio”: Intervjuo kun Zaria Forman
“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la januara-marta “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000392316_epo.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/unesko-42/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














