
La 26an de septembro 2025 la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA sendis al la Komitato de UEA raporton pri la oficeja domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kun la spaco 520 m².
Ĉi tiu raporto “celas informi la Komitaton pri la progreso de la vendo de la oficeja domo de UEA ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 176 (NB176), Roterdamo. Ĝi ankaŭ resumas la historion de la vendoprocezo ekde 2021. Vendo ne ŝanĝas la sidejan urbon, kiu restos Roterdamo, konforme la Statuton. Pri nova sideja adreso la Estraro studas prioritate kun konsidero pri la oficejo teretaĝe de la Volontula Domo, kiun UEA posedas samstrate, aldone al aliaj ebloj”.
UEA mendis sendependan valortaksadon, kiu konfirmis la valoron sub 1.100.000 EUR. Resume, pro la domkondiĉoj (fendetoj en la supra etaĝo, likoj en la konstruaĵo, necerteco pri la fundamento el ligno) kaj pro tio, ke renovigo estus konsiderinde kosta ankaŭ pro regulaj kaj leĝaj postuloj kaj kompare kun aliaj ofertoj en la merkato la domo estis taksita je malpli ol 1.100.000 eŭroj.
Post kvarjara serĉado estas trovita aĉetanto, kiu pagos 1.150.000 eŭrojn kun transdono de la domo kvar-ses monatojn post formaligo de la vendo. La aĉeto estas “kiel ĝi estas” kaj sen aliaj kondiĉoj, kio forigas la riskon de postaj disputoj pri garantioj aŭ nefinitaj riparoj. La makleristaj kostoj (1,5% + AVI) estos ĉ. 20.000 eŭroj.
Financa prognozo:
Aĉetprezo: 1.150.000 EUR
Makleristaj kostoj: ĉ. 20.000 EUR
Neta sumo por UEA: ĉ. 1.130.000 EUR
La vendo ebligos al UEA redistribui rimedojn por aliaj prioritatoj, inkluzive de investo. La Estraro kun la CO kaj komisiitoj studos diversajn eblojn: ekde okupo de la teretaĝo de la Volontula Domo en la sama strato (Nieuwe Binnenweg 410) ĝis lupreno aŭ aĉeto de nova oficejo, se necesos. Laŭ taksoj UEA ne bezonos pli ol 150 m² por funkciigi la laborojn en Roterdamo, tamen la oficejo en la Volontula Domo havas malpli ol 50 m².
La tuta kvarpaĝa raporto estas libere elŝutebla en la retejo de UEA:
https://mallonge.net/domo
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/uea-97/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














