Premio Maertens: Kiu estos la dua laŭreato?

MaertensVi certe jam aŭdis aŭ legis pri la “Premio Maertens” atribuata ĉiujare la 1an de januaro al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj.

La unua gajninto de la premio (1000 eŭrojn) estas Stela Besenyei-Merger.

Kiu estos la dua?

La limdato por sendi proponojn, kandidatigojn estas la 30a de septembro 2025.
Informojn petu kaj proponojn sendu al sekretario.premio.maertens@gmail.com.

Michela Lipari

Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2025/07/gk-287/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi