2100 tagoj da ĉiutaga informado

2100 tagojHodiaŭ estas la 30a de septembro 2025, la 273a tago de la nuna jaro. Tio signifas, ke jam dum du mil cent (2100) sinsekvaj tagoj (= kvin jaroj + naŭ monatoj) ekde la 1a de januaro 2020 en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 15 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4152 tekstoj (inkluzive de ĉi tiu, kiun vi nun legas). Ilin garnas pli ol kvin mil (5413) ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (8 mil 404 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol ok mil fojojn. En la dua loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj kaj morto de Zamenhof (5.857); ĝin sekvas la diskutartikolo “Granda skismo en Esperantujo” (5.795) de la Tjumena ĵurnalisto Stanislav Belov.
Entute, dum la lastaj 2100 tagoj jam 18 artikoloj estas legitaj pli ol tri mil fojojn, el kiuj 12 artikoloj (nur sep antaŭ cent tagoj) legiĝis pli ol 4000 fojojn. Cetere, antaŭ 1100 tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur tri tekstoj superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

8.404. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
5.857. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
5.795. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
5.575. Korĵenkov A.: La Unua Libro
5.242. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
4.905. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
4.837. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
4.808. Korĵenkov A.: La lasta ARKONES
4.677. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
4.264. BET-59: La unua informilo
4.142. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
4.141. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
3.909. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.751. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
3.439. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Unuafoje en la plejlisto aperis la artikolo de Szilvási László pri la haltigo de la oficialaj Esperanto-ekzamenoj en Hungario. Cetere, en la listo estas neniu artikolo pri okazinta Esperanto-renkontiĝo, sed estas tri artikoloj pri okazontaĵoj (du BEToj kaj unu ArKonEs); enestas neniu beletraĵo kaj nur unu teksto pri temo nerilata al Esperanto (eseo de Belov pri la koronvirusa pandemio).

“La Ondo de Esperanto” ekde la 2020a jaro aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (120-140 paĝoj) trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Ekde la enkonduko de la bitversio en 2007 (tiam nur pdf, nun pdf kaj epub) la baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum 18 jaroj kaj validas ankaŭ por la 2025a jaro.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2025.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La artikolo “2100 tagoj da ĉiutaga informado” aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/ondo-149/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi