Septembra poezio: Poemaro / Redaktis Ĥristo Gorov; Traduko el la bulgara. – Sofia: Bulgara Esperanto-Asocio, 1982. – 44 paĝoj.
La antologieto “Septembra poezio” entenas poemojn, dediĉitajn al la kontraŭfaŝisma ribelo, kiu okazis en Bulgario en septembro 1923 kaj enhistoriiĝis kiel la unua en la mondo ribelo kontraŭ faŝismo. Ĉi tiun libron, kompilitan de Ĥristo Gorov kaj tradukitan de kelkaj bulgaraj esperantistoj, eldonis Bulgara Esperanto-Asocio en 1982 sojle de la 60-jariĝo de la ribelo.
Dum la tuta septembro 2025 la libroservo de UEA ofertas ĉi tiun antologion kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.
Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=1805
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/libro-16/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















