Junaj esperantistoj kondamnas la agojn de la Israela registaro

tejoItala Esperantista Junularo, Kataluna Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj asocioj kaj individuoj la 14an de aŭgusto en Cisarua, kie tiam okazis la 81a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, subskribis alvokon, kiu prezentan “oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano”.

La dokumento estas subskribebla ĉe https://mallonge.net/alvoko.

Sube estas la teksto de la Alvoko.

La red.

Alvoko por Komuna Deklaro

Ni, junaj esperantistoj, kunsidantaj en Cisarua (Indonezio), okaze de la 81-a Internacia Junulara Kongreso, konsentinte pri la jenaj punktoj:

  1. Kiel junuloj kaj esperantistoj ni sentas la moralan devon esprimi firman opinion pri tio, kio okazas nuntempe en la mondo.
  2. Tial ke la esperantismo estas ofte akuzata pro troa idealismo, ni tamen opinias nenion pli realisma ol la sopiro je mondo en kiu popolo neniam subpremu alian, en kiu nenia kultura, ideologia aŭ lingva baro estu kialo por pravigi la ekstermon de alia popolo.
  3. La homa tragedio de Palestino estas simbolo de tio, kion ni ne volas plu vidi en la mondo. Ĝi estas unu inter multaj kazoj de subpremado okazanta ĉirkaŭ ni. Ni staras klare kontraŭ ĉi tiu kaj ĉiuj aliaj formoj de subpremo.
  4. La homaro jam atestis dum la pasinta jarcento similajn cirkonstancojn. La geopolitikaj streĉoj nun endanĝerigantaj la mondan sekurecon havas siajn radikojn en la maltoleremo kaj rasismo nutrantaj la homajn konfliktojn de jarmiloj. Ĉion ĉi ni kontraŭstaras – laŭ la pacaj kaj toleremaj idealoj kiuj animas kaj inspiras la esperantistaron. Ankoraŭ ne pasis jarcento ekde la tago kiam ni homoj kulpis pri la faligo de la atombomboj, tiel neniigante en kelkaj sekundoj la vivon de pli ol cent mil homoj, kaj tamen ni denove estas devigataj atesti mondajn gvidantojn cinike ludi per la vivo de civiluloj kaj per la estonteco de la homaro.
  5. La historio de la homaj rajtoj konsistas el malgrandaj kaj grandaj agoj de solidareco: neniu povas antaŭvidi kiu signalo, vorto aŭ atesto povos inspiri individuon aŭ fortikigi subtenan reton. Paco konstruiĝas per vortoj kaj nutras sin per konkretaj agoj. Sed precipe la vortoj – aparte se publikaj kaj rektaj – estas mem agoj kaj havas plenuman valoron: ili kreas kulturon, influas la publikan opinion, kontribuas al konsciiĝo.
  6. Kiel junaj esperantistoj, ni konscias ke ĉi tiu deklaro estas la voĉo de eta grupo, ni konscias pri ĝia limigita eĥo, sed ni volas emfazi, en ĉi tiu historia vojkruciĝo, la gravan bezonon unuanimigi niajn voĉojn kaj kune premi la instituciojn por ke ĉi tiu hororo ĉesu.

ASERTAS KE

  1. Ĉar TEJO klare esprimis solidarecon al la popolo de Ukrainio, fronte al la agreso fare de la rusa registaro, per oficiala deklaro la 27-an de Februaro 2022, tial ni, kiel membroj de TEJO kaj subskribintoj de tiu ĉi manifesto, esprimas nian desapontiĝon pro la malfruo prezenti oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano.
  2. Ni esprimas saman kaj firman solidarecon al la israela popolo kaj al ĉiuj judoj en la mondo suferantaj fortajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro.
  3. Estas distingo inter politika neŭtraleco kaj morala indiferento. Nia neŭtraleco ne povas iĝi alibio por eviti alprenon de pozicio pri gravaj malrespektoj al homaj rajtoj kaj antaŭ genocido de tuta popolo.
  4. Rezigni niajn valorojn pro eksteraj agnoskoj kaj utilismaj konsideroj estas hontige kaj hipokrite. La rolo de Esperanto kaj de TEJO en la praktiko ne estis kaj ne estas nepolitika. Aserti ke TEJO ne estas politika organizo uzatas kiel ekskuzo por ne riski kompromiton de TEJO en la rilatoj kun aliaj naciaj, supranaciaj kaj internaciaj organizoj, kio povus endanĝerigi ĝian financan situacion kaj stabilecon. Ĉiama neŭtraleco senigas la esperantismon de ĝiaj idealoj kaj igas niajn asociojn kaj organizojn simplaj lingvokluboj.
  5. Kiel junuloj, ni sentas nin responsaj antaŭenpuŝi alternativan aliron. Ni taksas necese distanciĝi de ĝeneralisma kaj neŭtralisma sinteno. La Espero difinas la esperantistojn “pacaj batalantoj”, sed dum preskaŭ 140 jaroj ni tro ofte agis nur kiel inertaj spektantoj. Se multaj unuopuloj politike aktiviĝis por la komuna bono, tamen asocioj kaj kolektivoj preferis ŝirmi sin malantaŭ la slogano de neŭtraleco.

TIAL

  1. Ni kondamnas la malrespektojn al la internacia juro fare de la registaro de Israelo kaj denuncas ĉiujn registarojn de la mondo kiuj inertecadis kaj daŭre inertecas pri la temo.
  2. Kiel komunumo, pli ol movado, ni opinias ke nia voĉo kaj nia volo donas formon kaj muldas la destinon de niaj asocioj kaj organizoj. Ni decidas kio ni volas esti kaj, se necese, ni rajtas adapti la celojn de asocioj fonditaj dum aliaj ne plu aktualaj historiaj kuntekstoj en ion socie, morale kaj etike pli justan.
  3. Ni alvokas TEJO-n kaj ĉiujn junularajn esperantistajn kaj neesperantistajn organizojn koncerte kunligi siajn voĉojn al la nia, por ke ĉi tiu ne akceptebla dramo atingu sian pacan epilogon kiel eble plej baldaŭ.

Cisarua, la 14-an de aŭgusto 2025

La subskribintoj

INDIVIDUOJ

Gabriele Esposito Guido
Adam Damario Prakasa
Konrad Orawski
Yani K Wulandari
Syauqi Stya-Lacksana
Yang Hyun Joon
Utku Özdemir

ORGANIZOJ / ASOCIOJ

IEJ – Itala Esperantista Junularo
Klub Esperanto Sahabat Museum Konperensi Asia Afrika (Ruĝa Formiko)
GLAT-a Grupo en Sud-Koreio
KEJ – Kataluna Esperanto-Junularo
Pola Esperanto-Junularo

Fonto: https://docs.google.com/document/d/

Oni povas subskribi ĉi tiun alvokon ĉe https://mallonge.net/alvoko

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/israelo-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi