Esperanto Gården vendita al Pro Esperanto

gastigejo

La portreto de Selma Lagerlof situas en malnova 20-krona sveda bankbileto: ŝi vivis en la sama regiono de Lesjoforso; tioman sumon fondumo Pro Esperanto proponis al la bankrotkuratoro por aĉeti la tutan Esperanto Gården, kaj li akceptis. La subskribo de la kontrakto ĉe notario okazis la 10an de septembro 2025. La suban intervjuon de “Heroldo de Esperanto” respondas fonduma konsiliano.

Kion faros Pro Esperanto per la nemoveblaĵoj en Lesjoforso?
Interkonsente kun aliaj subjektoj, precipe Civila Esperanta Servo, ni renovigos ĝin iom post iom. Tio daŭros depende de la laborfortoj.

Kaj poste? Ĉu ekestos nova esperanto-gastejo?
La intenco estas daŭrigi kiel feria lernejo, laŭ nova strategio.

Ĉu la loko daŭre nomiĝos Esperanto Gården?
En Svedio oni ne baptas novan ŝipon per la nomo de pereinta.

Ĉu jamaj gvidintoj de la bankrotinta kooperativo kunlaboros?
Se ili mem volas kaj se ili havas la esperantan civitanecon.

Kial la Esperanta Civito ne intervenis pli frue, savocele?
Pere de sia “banko” ĝi proponis senpage savoplanon al la kooperativa prezidantino, laŭ ŝia peto mem. La plano tamen restis seneĥa.

Ĉu Pro Esperanto transprenos la ŝuldojn de la kooperativo?
Ne. Pro la bankroto la kooperativo malfondiĝas, bedaŭrinde je la kosto de la investintoj, mem kooperantoj, do tamen kunresponsaj pri ĝia fatala sorto.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” №2369 kaj “Literatura Foiro” №378.

Fonto: https://www.esperantio.net/heko/

Koncize pri Esperanto-Gården

Esperanto-Gastigejo (svede: Esperanto-Gården) estis fondita en 1996 kiel Esperanto-domo, kursejo kaj junulargastejo en la urbeto Lesjöfors (prononcu: Leŝefoŝ) en la sveda provinco Vermlando. Ĝin posedis internacia kooperativo kun individuaj membroj el multaj landoj. La kooperativo estis membro de Sveda Esperanto-Instituto (SEI).
Esperanto-Gastigejo akceptis internaciajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie, la E@I-seminarion en 2002 kaj la Internacian Junularan Kongreson en 2003. En 2011 kaj 2014 tie okazis Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF). Ĉiujare realiĝis internacia somera kurso, tradicie populara por familioj kun infanoj.

Laŭ Esperanta Vikipedio

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi