
Libera urbo Dancigo akceptis UKon en 1927. Kiu akceptos UKon en 2027?
Post Burno (2025) kaj Graco (2026) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj 2027 kaj 2028. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retpoŝtadreso kongresoj@co.uea.org.
La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Estas prefero, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo, ĉiam en regiono, kie en la proksima pasinteco ne okazis UK, sed ĉiuj kandidatiĝoj bonvenas kaj la Kongresa Fako analizos ĉiujn eblojn.
La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k. a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj. Kandidatoj devas detale koni la Kongresan Regularon, kiu legeblas en la retejo de UEA ĉe https://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo.
La limdato por sendi la kandidatiĝojn por gastigi UK-on en la jaro 2027 estas la 15a de oktobro 2025 kaj por la jaro 2028 la 31a de decembro 2025.
Reprezentantoj de la Kongresa Fako devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Laŭregule tiuj vizitoj estas principe plene financataj de la invitantaj urboj/landoj kaj kandidatoj devas esti pretaj akcepti la reprezentantojn fine de 2025 aŭ komence de 2026.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №125.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













