Eŭropa Tago de Lingvoj iĝas Semajno de Lingvoj kaj Paco

De 2001 Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 46 ŝtatoj kun ĉ. 700 milionoj da loĝantoj, okazigas la Eŭropan Tagon de Lingvoj (ETL) ĉiun 26an de septembro. Ĝi celas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilo por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kerna elemento de la kultura heredaĵo de la kontinento.

UEA kadre de sia Eŭropa Komisiono kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) kontribuas ĉiujare al tio kaj instigas la landajn asociojn de UEA, aparte en Eŭropo, al efika agado tiucele. Pasintjare EEU proponis kunligi la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kun ETL por krei la Semajnon de Lingvoj kaj Paco. Neniam pli bezonatis paco en la mondo ol nun, kiam militoj kaj malamo tragike mortigas kaj vundas homojn ĉiuhore. La temo elektita de la Konsilio kaj Eŭropa Komisiono por la 25a datreveno de ETL estas aparte alloga, ĉar vere kongrua kun niaj celoj, vivmaniero kaj aliro al la monda interkompreniĝo: “Lingvoj malfermas korojn kaj mensojn!” (vidu ĉe edl.ecml.at informojn en pluraj naciaj lingvoj). Ĝi tute taŭgas do ankaŭ por la Tago de Paco, ĉar donas la veran esencon de nia ekzisto, tia, kian imagis, bildigis kaj puŝis Zamenhof mem. Krom tio la instanco, kiu ĉiujare aranĝas ETL-on, havas sian sidejon en Graco, urbo gastigonta la 111an Universalan Kongreson de Esperanto.

Jen sugesto pri mesaĝo akompana al peto por publikigo en amaskomunikiloj:

Por taŭge festi la ĉi-jarajn Internacian Tagon de Paco kaj Eŭropan Tagon de Lingvoj (respektive 21 kaj 26 sep.) la {Landa Asocio} volonte kaj ĝoje kun aliaj organizaĵoj en Eŭropo iniciatas la Semajnon de Lingvoj kaj Paco (21-26 sep. 2025). La temo de la ĉi-jara Tago de Lingvoj, “Lingvoj malfermas korojn kaj mensojn!”, priskribas tre efike la influon de la lernado de la internacia lingvo Esperanto sur la lernantoj: efektive la internacia lingvo Esperanto igas la teorian vorton “interkompreniĝo” ĉiutaga konkretaĵo, la idealon “frateco” normala vivstilo, la sopiratan deziron “paco” la sola maniero kunvivi. La {landaj} kaj eŭropaj esperantistoj invitas ĉiujn civitanojn aliĝi al la plej internacia komunumo de la tuta mondo, kie ĉiuj lingvoj estas plene kaj egalrajte respektataj kaj ĉiuj koroj kaj mensoj estas vaste malfermitaj! Informoj pri Esperanto-kursoj troveblas ĉe {landa retejo} kaj edukado.net, esperanto12.net lernu.net. Krome mallongaj kursoj de Esperanto povas plifaciligi kaj plirapidigi la lernadon de fremdaj lingvoj: por informiĝi pri tio vizitu lernu.net/instruado, kie vi trovos informojn pri la Mult-Lingva Akcelilo (MLA). Pli da informoj pri 28 lingvoj en Eŭropo vi trovos en la multlingva retejo pri lingvoj lingvo.info.

Al tiu mesaĝo, se vi jam pretas aranĝi ion apartan, vi povas aldoni viajn iniciatojn. Sugesto ĉiam valida: kantu la eŭropan himnon en Esperanto! Substreku, ke ĝis nun la landoj de Eŭropo sukcesis interkonsenti nek pri teksto nek pri lingvo per kiu kanti la eventualan tekston (ekzistas nur la muzikaĵo de Ludwig van Beethoven) – do Esperanto estas la plej taŭga elekto por tutkontinenta himno. Trovu ĉe is.gd/europahimno tekston kaj muzikon.

Jen sugesto pri letero akompana al mesaĝo al (eŭropaj) parlamentanoj: Estimata {titolo nomo}, la {Landa Asocio}, volonte kaj ĝoje kun aliaj organizaĵoj en Eŭropo iniciatas la Semajnon de Lingvoj kaj Paco (21-26 sep. 2025), kunigantan la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26 sep.). Neniam pli bezonatis paco en la mondo ol nun, kiam militoj kaj malamo tragike mortigas kaj vundas homojn ĉiuhore. Kiel vi scias, la temo de la ĉi-jara Tago de Lingvoj estas Lingvoj malfermas korojn kaj mensojn!”. Ĝi efike priskribas la influon de la lernado de la internacia lingvo Esperanto sur la lernantoj: la internacia lingvo igas la teorian vorton “interkompreniĝo” ĉiutaga konkretaĵo, la idealon “frateco” normala vivstilo, la sopiratan deziron “paco” la sola maniero kunvivi. La komunumo de Esperanto-parolantoj estas la plej internacia komunumo de la tuta mondo, kie ĉiuj lingvoj estas plene kaj egalrajte respektataj kaj ĉiuj koroj kaj mensoj estas vaste malfermitaj!

Tiu komuniko koncernas ĉefe la eŭropan aktivularon, sed ĉiuj estas bonvenaj konsideri manieron kontribui aŭ en alia taŭga momento apliki similan aliron por siaj regionoj. UEA anticipe bondeziras fruktodonan Semajnon de Lingvoj kaj Paco!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1250.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi