
La 22a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 15a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj) okazos de la 27a de decembro 2025 ĝis la 3a de januaro 2026 denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno, en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.
Ni atendas ankaŭ ĉi-foje proksimume 150 ĝis 180 partoprenantojn el dekkvino da landoj.
En la programo: prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, lingvokursoj, manlaboro, sporto, koncertoj, ekskursoj… kaj kafejo/drinkejo.
Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj.
Inter la jamaj 103 aliĝintoj estas 41 el eksterlando, 62 el Germanio; 16 infanoj kaj junuloj ĝis 20 jaroj.
Legu pli ĉe http://esperanto.land/nr/#nr
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/germanujo-39/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















