Renaskiĝo de FESTO

festo

FESTO. Du legendoj kune: Kimo kaj JoMo.

Post la lasta FESTO, okazinta en 2014 en Dromo (orienta Francio) pluraj provoj reorganizi FESTOn malsukcesis ĝis la nuna jaro. La nova teamo de JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) relanĉis la ideon kaj proponis al EUROKKA rekunlabori partnere por la nova FESTO-projekto. Fine ankaŭ la Esperanto-federacio de Okcitanio finance helpis ĉar la festivalo okazis en la strukturo de metilernejo de Moissac en Okcitanio…

La organiza teamo venis al la loko sabate matene, la 16an de aŭgusto, por ĉion instali por akcepti la partoprenantoj kaj por la unua spektaklo de dimanĉa vespero. La teamo de EUROKKA prizorgis kiel kutime la artan programon kaj teknikaĵojn… Ŝirmita scenejo estis ekstere sur la herbejo de piedpilka tereno.

Dimanĉe 17an de la aŭgusto, la unua spektaklo eksonis je la 21a 30 horo post la oficiala malfermo de FESTO far de la organizantoj per bonveniga anonco, prezentoj, anoncoj kaj rekomendoj diversaj… La Tuluza bando “Vojaĝo” malfermis la artan programon malkovrante premiere sian novan kantistinon. La kvinopa bando regalis nin per brila koncerto kies muzikinfluoj ŝvebis inter ĵazo, fuzaĵo, progresiva rokĵazo, mondmuziko kaj eĉ triphopo. Granda feliĉiga surprizo estis, kiam dum la koncerte Linda (la antaŭa kantistino) surscenejiĝis por plenumi kantojn kune kun la aktuala kantistino Galis… Ĝiuzepe (JC Patalano) majstre ludis plurajn blovinstrumentojn (transversa fluto, saksofono tenora kaj soprana, klarneto kaj eĉ elektronika blovinstrumento) ĉio tio bone ritmigita de drumisto, basisto kaj klavaristo…
La publiko de FESTO povis esceptokaze spekti koncerton de “Vojaĝo” kun du kantistinoj! Eĉ la bando mem ne povis imagi tion antaŭe – grandega kaj belega surprizo por ĉiuj. “Vojaĝo” ludis interalie plej novajn kantojn kiuj aperos en venonta albumeto kiu nuntempe estas preparata…
Post la vespera ekstera koncerto homoj testis la Trinkejdiskejon ĝis malfrunokte…

Lunde matene komenciĝis atelieroj por diversaj trejnadoj pri muziko, kaj vespere post eta pluveto okazis internacia ĵazpikniko, nova koncepto kiu ebligis la publikon gustumi diverstipajn landajn manĝaĵojn kaj trinkaĵoj dum koncertis la ĵazdupo Melono kaj Ĝiuzepe (piano kaj saksofono)… la ĵazpiknika koncerto vere svingis kaj daŭris ĝis malfruvespere… Sekve la gufujo malfermiĝis per piana koncerteto de Giorgio (itala pianisto kaj kantisto) kaj por fini la plej noktemaj diskejumis en la trinkejo…

Marde pro la pluva vetero matene okazis translokiĝo de la scenejo de ekstere internen en la grandan manĝejon, kaj vespere tie okazis unue koncerto de Kimo, kiu fervore kaj dancige etosigis la vesperon per plej famaj kantoj de “Amplifiki” kaj “Esperanto Desperado”.
Tuj sekve duaparte Platano (eksa La Pafklik) laŭ hiphopa stilo repis proprajn kantojn kaj ankaŭ kantojn kiujn li kantis en La Pafklik… Platano longe ne koncertis kaj estis mojosege vidi lin koncerti tiom plezure kaj efike ellasante abundan fluon de tekstovortoj reperitme… Ĉe la fina parto de lia koncerto Kimo revenis sursceneje por akompani akordione kaj kunkanti kun Platano… Memorinda vespero… Fine en la gufujo okazis koncerteto de Melono ĉe piano kaj Gijom’ ĉe kanto… kaj por fini Giorgio anstaŭigis Melonon por akompani Gijom’… Poste ĉe la trinkediskejo estis lanĉita karaokea tranoktumo…

Merkredo estis ekskursa tago malgraŭ la pluva vetero kaj vespere post la vespermanĝo okazis premiera koncerto de Marta kun Estelle kaj JoMo, kiuj prezentis afrikajn kantojn de Mayoma kaj kelkajn pliajn novajn pli popajn, kiuj aperos en la venonta albumeto kiun preparas JoMo… Post tiu unua parto JoMo koncertis sola per danciga repertuaro kiu finvarmigis la vesperon ĝis la gufuja koncerteto de Nael ĉe piano per klasika repertuaro… antaŭ ol startis la diskejo…

Ĵaŭde loka gitaristo-kantisto el Liono loĝanta nuntempe en Montauban, pli ol dek jaroj post siaj diskretaj adiaŭoj al la internaciaj scenejoj, Tifen revenis! Li ekis la koncertvesperon per esperantigitaj francaj kantoj aktualaj kun certa engaĝiĝo kaj acida humuro kiu plaĉe trafis la publikon. Post 40-minuta spektaklo Gijom’ Armide surscenejiĝis kaj ensorĉis la publikon per siaj piano-melodioj kaj emociaj kantoj el mikso de malnova repertuaro kaj de novaj kantoj kiujn li registras por nova albumo. kortuŝa spektaklo tre ŝatata de la fan-publiko.
Sekvis en la gufujo koncerteto de kataluna kantistino Noa kun gitara akompano; Noa koncertis en mallumo misterŝveba kaj intimeca etoso laŭ la svingado de kelkaj kandelaj flametoj surplanke kaj blu- ruĝajkolorlumetoj…

Vendrede la 22an bela vetero revenis kaj okazis denova translokiĝo de la scenejo eksteren por la du lastaj koncertvesperoj de FESTO. Estis speciala koncertvespero en kiu la OFAJ trejnantoj en la muzika ateliero sub la gvido de Linda prezentis rezulton de la trejnadoj de la partoprenantoj. Sekve en la gufujo atendis esti ofertita al la publiko intimeca koncerteto de Kimo kiu flustris kvazaŭ lule per sia akordiono kaj voĉo ravante la ĉeestantaron antaŭ diskejumi.

Sabate la 23an estis programita koncerta folka balo de “Kaj Tiel Plu” el Barcelono, sed pro ne neatendita enhospitaligo de Carles, flutisto kaj kantisto de la bando, la koncerto devis esti nuligita. Eksciinte tion merkrede, EUROKKA preparis helpe de diversaj artistoj ĉeestantaj, surprizan spektaklon por la sabata vespero. Tiel aperis la “Dancontaj Musoj… kiam la katoj…” (nova folka duopo kun violono, gitaro-perkutiloj kaj kanto), Giovanni akonpananta per gitaro kantistinon, Melono kun Gijom’ Armide, Giorgio kun Gijom’, Platano, Valentin akompanante sin per gitaro, Kimo sola kaj sekve kun Platano kaj laste kun Gijom’…

Por fermi FESTOn la organiza teamo surscenejiĝis por danki ĉiujn kaj specife la kunlaborantajn partnerojn kaj la helpantojn kiuj plenumis diversajn taskojn de manĝo- preparado en la kuirejo, deĵorantojn ĉe la trinkejo kaj diskejo, purigado, reordigado, la artistojn pro la spektakloj, la teknikistojn pro la teknika plenumado, la trejnistojn pro la atelieroj kaj la partneroj EUROKKA kaj la Federacio “Esperantokcitanio”.

Partoprenis entute 120 homoj. Estis pozitiva kaj kontentiga rezulto por la riĉa arta semajno kun la bedaŭro, ke la tre atendata “Kaj Tiel Plu” ne povis veni, sed vi tre baldaŭ povos ĝui ilian kvaran novan albumon kun sep kantoj, kiun ili finpreparas por eldono…

Ĉi tiu FESTO estis ĝuinda… Kiam la venonta?

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperos en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/09/francujo-28/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi