Kie okazu UK-112 en la 2027a jaro?

azioPost Brno (2025) kaj Graco (2026) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto (UK), estas ankoraŭ nekonataj, kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj 2027 kaj 2028. Estas prefero, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo.

Ĉar dum la postpandemiaj jaroj 2022-25 neeŭropaj UKoj okazis en Ameriko (Montrealo, 2022) kaj Afriko (2024), UK-112 verŝajne povus okazi en Azio aŭ Oceanio. Ĉi-sube estas listo de 12 landoj kun relative forta Esperanto-movado en la Azia-Oceania regiono.
Ni petas vin respondi: en kiu el ĉi tiuj landoj vi preferus kongresi en la 2027a jaro?

La voĉdonilo funkcios dum unu semajno ĝis la fino de septembro.
Oni povas voĉdoni nur unu fojon.
Por voĉdoni alklaku la butonon “Vote”. Poste vidu la rezulton.

En kiu lando okazu UK-112 en la 2027a jaro

  • Filipinoj (16%, 40 Votes)
  • Ĉinio (15%, 38 Votes)
  • Aŭstralio (11%, 28 Votes)
  • Barato (9%, 22 Votes)
  • Israelo (8%, 21 Votes)
  • Indonezio (8%, 20 Votes)
  • Japanio (7%, 18 Votes)
  • Nov-Zelando (7%, 18 Votes)
  • Vjetnamio (6%, 16 Votes)
  • Irano (6%, 15 Votes)
  • Korea Resp. (4%, 10 Votes)
  • Nepalo (3%, 8 Votes)

Total Voters: 254

Loading ... Loading ...

AlKo

Legu ankaŭ:
Invitu la Universalan Kongreson en 2027 aŭ en 2028
https://sezonoj.ru/2025/09/gk-293/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/demandilo/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi