Lingva Konsultejo: Konciza vorto por lingva ŝovinism/to

akademioDEMANDO

Mi volas demandi kiamaniere ni efike redonu en Esperanto la anglan fakterminon enkondukitan de T. Skutnabb-Kangas por signi la lingvan ŝovinismon, “linguicism”, kaj se ni elektas la solvon “lingvismo” kion do fari pri tiaj ŝovinistoj, facile nomeblaj “linguicists” en la angla.
Aperas ĉi tie lingva demando pro la jama ekzisto de “rasismo, seksismo” en Esperanto. Homojn kiuj manifestas tiujn diskriminaciemojn oni nomas rasistoj resp seksistoj. Sed se ni elektas la plej evidentan redonon “lingvismo”, ni ne povas nomi ĝiajn manifestantojn “lingvistoj”.

RESPONDO

Dum ekzistas la konvenaj paroj seksismo – seksisto kaj rasismo – rasisto, kiujn oni parenteze povas analizi kaj kiel internaciismojn (seksism/o) kaj kiel Esperantajn derivaĵojn (seks/ism/o), simila paro ne funkcias rilate lingvan ŝovinismon, ĉar lingva ŝovinisto ne estas nomebla per “lingvisto”, vorto jam okupita per la baza signifo de la sufikso -ist.

Ni ne rekomendas Esperantigi la anglajn vortojn al “lingvicismo” kaj “lingvicisto”, ĉar, alie ol en la du nomitaj paroj, la koncepto ne estas vaste konata kaj la vortoj tial ne estus tuj kompreneblaj.

Via demando per sia klarigo de la esprimoj tamen enhavas jam taŭgan solvon: “lingva ŝovinismo/ŝovinisto” (aŭ kunmetaĵe “lingvoŝovinismo/-isto”) estas ne nur nemiskomprenebla, sed ankaŭ tuj klara, kio kompensas ĝian plilongecon en komparo al la aliaj paroj. La Lingva Konsultejo tial rekomendas ĉi tiun duopon por esprimi la nociojn nomatajn angle “linguicism“ kaj “linguicist”.

Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 24an de septembro 2025

Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi