Pri la signifo de “temi”

akademioLa Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Lingva Konsultejo povas respondi relative rapide; malfacilaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Lingva Konsultejo. Ĉi-sube ni aperigas la plej freŝan respondon pri la signifo de la vorto “temi”.

DEMANDO

Mi trovis jenan informon pri la E-Kongreso en Nanto:

“La esperanta grupo de Nanto diligente laboras por bonvenigi vin okaze de la kongreso de Esperanto en Francio, kiu okazos en Nanto de la 7a ĝis la 9a de junio 2025, kaj temos pri vojaĝo.”

Unualege mi komprenis la frazon, kvazaŭ ĝi signifus, ke la kongreso konsistos el iu vojaĝo, do speco de “vojaĝanta kongreso”. Tio ne havas multan sencon, prave, sed tio estas ebla interpreto, simila al tiu, kiun ni normale komprenas en “certu, ke temos pri tre interesa aranĝo”. Sed la celo estas nur indiki, ke la temo de la kongreso estas “vojaĝo”. Kaj la du interpretoj tute ne identas.

Ĉu temas pri vera ambigueco de “temi” pro ekzisto de du bonordaj uzoj, aŭ ĉu unu el la uzoj estas malĝusta kaj malrekomendinda? Kiel eblas malambiguigi?

RESPONDO

Fakte la esprimo “temi pri” povas havi du malsamajn signifojn.

La unua, baza signifo estas, depende de apero de eksplicita subjekto, ‘havi kiel temon’ (“X temas pri Y” = “X havas kiel temon Y-n”, kp. ekzemplojn a, b) aŭ ‘esti temo’ (“temas pri X” = “la temo estas X”, kp. ekzemplojn c, ĉ), ekz.

a. “Miaj anglaj verkoj temas plejparte pri la angla literaturo” (Marjorie Boulton, 1984)

b. “Ĝi [la anekdoto] estis tre spicita, kaj ĝi temis pri la virino” (Johansson, 1995)

c. “La [radiaj] novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.” (Stellan Engholm, 1946)

ĉ. “Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.” (Piron 1983)

Dua signifo, kiu aperas en la sensubjekta strukturo “temas [ktp.] pri”, tamen ne estas parafrazebla per ‘esti temo’, sed sence proksimiĝas al “esti” (aŭ “konsisti el”), per kiu ĝi povas kutime esti anstataŭata (alie ol en la unua signifo):

d. “La larĝe malfermitaj okuloj de Flora mire rigardis jen la parolantinon en la lito, jen la inteligentan, atentan vizaĝon de Vilfrido, por vidi, ĉu li elkomprenas tion, kio por ŝi estas tro profundaj misteroj. Ŝi nur konsciis, ke temas pri la malbonaj emoj en la homa koro, kiuj laŭ ŝia sentema konscienco ne malestis en la propra koro.” (Luyken 1913)

e. “Tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio. Vi devas atenti, ke temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco.” (Engholm 1934)

f. “Bona traduko estas tiu, kiu ne sentiĝas kiel traduko, sed estas legata kiel originalaĵo. Se temas pri speciale grava teksto, estas ĉiam bone peti alian kompetentan personon atente tralegi ĝin, ĉar tre verŝajne postrestis malglataĵoj, kiujn la tradukinto, sub la influo de la originalo, ne rimarkis.” (Lapenna 1974)

En la ĉi-supraj ekzemploj, “temi pri” ne donas ian temon ekz. de la poezio, sed karakterizas ĵus antaŭe menciitan aferon, donas pli specifan informon pri ĝi. (Por paroli lingvistike, “temi pri” tiusence enkondukas remaon [komenton] pri nova temo [kiu en la antaŭa frazo aŭ kunteksto estis ĵus remao].)

Ĉi tiu uzo, kiel oni vidas per la ekzemploj d–f, ne estas nova, sed plioftiĝis konsiderinde en la lastaj jardekoj. Ĝi estas komparebla al esprimoj en gentaj lingvoj kiel franca “il s’agit de”, germana “es handelt sich um”, pola “mowa jest o” aŭ rusa “речь идёт о”. Dum tiuj gentolingvaj esprimoj stile apartenas pli al la skriba ol al la parola lingvotavolo, la statuso de tiu duasenca “temi pri” en Esperanto ne estas tute klara. Kelkaj spertaj parolantoj evitas ĝin aŭ opinias ĝin almenaŭ neformala. Regas tamen unuanimeco inter la membroj de la Konsultejo, ke oni evitu apliki tiun sencon al “temi”, kiam ĝi havas eksplicitan subjekton, kiel oni sporade renkontas (“…dualeco de la religio kaj la politiko reprezentata de la ummah. Ĉi tiu termino temis pri la komunumo de kredantoj kaj ampleksis la tutan islamon kaj ĝiajn homajn atingojn.” [Le Monde Diplomatique en Esperanto]).

En la frazo citita en la demando oni povus pensi, pro la sufiĉe granda distanco inter la subjekto “kiu” kaj la verbo “temas”, ke la aŭtoro celas ne sencon 1 (‘la kongreso havas vojaĝon kiel temon’), sed 2 (‘la kongreso estas speco de vojaĝo’). Tiel oni bone vidas la diferencon inter la du signifoj.

Por certigi, ke la intencita senco estu klare komprenebla, fojfoje necesas revortumi frazon (“kongreso…, kies temo estos…, kaj kiu okazos en…”), ripeti la subjekton aŭ eĉ apartigi tro longan frazon en du partojn.

La 2an de septembro 2025

Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto

Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi