
Kun ĝojo ni anoncas, ke oni malfermis Ciferecan Arkivon de la Pola Esperanto-Asocio – nova sekcio de nia retejo, dediĉita al kolektado kaj publikigo de la kultura heredaĵo de la Esperanta movado en Pollando.
En la arkivo troviĝas interalie vortaretoj, lernolibroj, frazlibroj, sonregistraĵoj, kaj en la estonteco ankaŭ gazetaj materialoj kaj historiaj dokumentoj. La celo de la projekto estas ne nur faciligi aliron al edukaj kaj arkivaj materialoj, sed ankaŭ pluvivigi nian heredaĵon en cifereca formo.
La iniciato naskiĝis danke al plurmonata laboro de Bartłomiej Jezierski (Azoniasty), kiu sole ciferece prilaboris kaj ciferecigis la kolektojn. La arkivo estos pligrandigata paŝon post paŝo – ĉiu, kiu posedas valorajn materialojn en fizika aŭ cifereca formo, povas subteni la projekton per senpaga donaco al la Asocio. La cifereciganto havas interalie gramofonon, kasetan magnetofonon, multfunkcian aparaton, kaj eblecon kopii KD/DVD-diskojn. Dokumentoj aŭ libroj ne skaneblaj povas esti transskribataj.
Ni invitas vin viziti la Arkivon ĉe https://esperanto.pl/archiwum/
Fonto: https://esperanto.pl/2025/08/20/cifereca-Arkivo-de-pea-disponeblas-rete
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













