
Dum 2012-2019 en la gazeto “La Ondo de Esperanto” aperis ciklo da artikoloj pri Esperanto kaj merkatiko, verkita de Dennis Keefe – usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj, inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), iniciatinto kaj kunorganizinto de la lernejo “Esperanto-Insulo” en la insulo Hajnano (Ĉinio), kunfondinto de Universitato de Esperanto, laŭreato de la honora titolo La Esperantisto de la Jaro 2011.
Ĉi tiu ciklo konsistas el 14 artikoloj. Ĉiu artikoloj estas legeblaj ne nur en la gazeto, sed ankaŭ en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko
1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
“La Ondo de Esperanto”, 2012, №4.
2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
“La Ondo de Esperanto”, 2012, №5.
3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
“La Ondo de Esperanto”, 2012, №6.
4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
“La Ondo de Esperanto”, 2012, №8-9.
5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
“La Ondo de Esperanto”, 2013, №3.
6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
“La Ondo de Esperanto”, 2013, №4–5.
7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
“La Ondo de Esperanto”, 2014, №4–5.
8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
“La Ondo de Esperanto”, 2014, №6.
9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)
“La Ondo de Esperanto”, 2014, №7.
10. Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto
“La Ondo de Esperanto”, 2015, №1.
11. Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
“La Ondo de Esperanto”, 2015, №3.
12. Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj
“La Ondo de Esperanto”, 2015, №7.
13. FAFO-Merkatiko kaj ĝia limigita apliko al la Esperanto-Movadoj
“La Ondo de Esperanto”, 2017, №7.
14. La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto
“La Ondo de Esperanto”, 2019, №4.
Krome, en “La Ondo de Esperanto” aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:
15. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
“La Ondo de Esperanto”, 2012, №10.
16. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
“La Ondo de Esperanto”, 2013, №1.
Legu pli pri Dennis Keefe en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 155-156.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/keefe-12/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













