En la Solena Fermo de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno estis anoncita la disdono de ses diplomoj pri Elstara Agado kaj unu pri Elstara Arta Agado por la jaro 2025. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Diplomo_pri_Elstara_Agado).
Diplomoj pri Elstara Agado
Nisinaga Atusi “Acero” (Japanio) pro elstara agado kiel kunordiganto de la Komisiono de UEA pri Azia- Oceania Movado (KAOEM), interalie pro efika subteno al la okazigo de 10a Azia-Oceania Kongreso (AOK), kaj pro la longtempa agado por Esperanto en Japanio, interalie kiel vicprezidanto de Japana Esperanto-Instituto.
Henriel Fidilalao (Madagaskaro) pro la aktiva laboro pri disvastigo de Esperanto en Madagaskaro, interalie per prizorgado de la reta “Aminda Radio Esperanto“, kiu elsendiĝis jam 153-foje, kaj la monata revuo “Panoramo de la Granda Insulo”.
John (Xiaolong) Huang (Kanado) pro la elstara aktivado kadre de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), kiel prezidanto de IKEF Nordameriko, ĉefredaktoro de la revuo “La Merkato”, organizanto de ĉiudimanĉa reta kunveno. Krome li estas oficiala fotisto de UK ekde 2022.
Françoise “Fransoazo” Noireau (Francio) pro la elstara agado pri instruado de Esperanto en Afriko per la reto (Vacapo) kaj kunordigo de 16 instruistoj, plimulte afrikaj, kadre de kunlaboro kun la Universitato Espero en Barako, D R. Kongo.
Libuše Dvořáková (Ĉeĥio) pro longjara prizorgado de la Esperanto-muzeo en Svitavy.
Věra Barandovská-Frank (Germanio/Ĉeĥio), ĉi-jara rektoro de Internacia Kongresa Universitato (IKU), pro la multjara lingvistika agado kunlabore kun la edzo Helmar Frank pri Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), longtempa instruado en Poznano kaj verkado de ĉ. 130 sciencaj publikaĵoj.
Diplomo pri Elstara Arta Agado
Bobelarto (Hungario/Kanado) pro la elstara kontribuo al la literatura agado en Esperanto, interalie per organizado de Internacia Novel-Konkurso (INK), literatura duonmaratono, verksesioj kaj legosalonoj.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1246.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













