
De pluraj jaroj esperantistoj kutimas somere staĝi en Kvinpetalo por studi botanikon. Estas plezuro restadi semajnon inter la harmoniaj ŝtonmuroj de Bouresse, proksime de ties bela romanika preĝejo kaj de la ĉefa vilaĝplaco.
Alain Favre, fungologo kaj fakulo pri plantoj kaj naturmedioj, gvidis nin tra la malfacila botanika taksonomio kaj laŭ vojrandoj ĉirkaŭ la vilaĝo, laŭ la viena rivero aŭ en arbaroj, eĉ dum pasintaj staĝoj en la lokajn erikejojn (brante) por observi kaj kolekti plantojn.
En la studsalono Waringhien li inicis la partoprenantojn al la genia dunoma latinlingva nomenklaturo de Linné, facile adaptebla al esperanto. Tamen ne ĉiam per traduko. Kaj por trovi ĝustan terminon kutime helpas nin Brian Moon, akademiano.
Posttagmeze, post agrabla siesto, ni komentis nian matenan observadon kaj elektis plantojn kun la celo priskribi ilin en la esperantlingva Vikipedio.
Por komencanto ne facilas eniri tiun vastan botanikan mondon kun tre malfacilaj terminoj kaj memori la nomon de la observitaj plantoj. La latina rolas, kiel internacia lingvo, kaj esperanto same, sed pli rekte komprenebla. Verki artikolojn devigas nin traserĉi botanikajn informojn en diversaj libroj kaj retejoj, kontroli la informojn observante la plukitan planton, familiariĝi kun la botanikaj terminoj kaj ni samtempe kontribuas al riĉigo de Vikipedio en esperanto.
Dum la lasta promenado en arbaro proksime de la rivereto Goberté, ni ne kolektis multajn plantojn pro laŭvoja falĉado kaj sekeco. Tamen tie ni renkontis la plej maloftajn plantojn de la staĝo. Meze de la vojo staris tigo kovrata de flavaj floretoj apenaŭ malfermitaj, Verbasko, kies pli oftan kaj pli altan specion ni nomas en la franca “Bouillon Blanc”. Nia malkovro multe malpli grandas. En esperanto ni ĝin nomis Svelta Verbasko (nian artikolon pri ĝi vi povas legi en Vikipedio). Alia raraĵo ŝajnis tute banala al nefakulo, flava floreto laŭlonge de la vojo, latinligve Andryala integrifolia; sed malfeliĉe ni ne havis la tempon ĝin priskribi en Vikipedio. Sed se vi interesiĝas pri la rezulto de nia laboro vi ankaŭ povas legi dumstaĝe verkitan artikolon pri la Kampa Knaŭtio, kiun ni tendencas konfuzi kun la tre simila skabiozo, aŭ pri la Tripartfolia Bidento, aŭ ankoraŭ pri la Ordinara Brunelo kaj pluraj aliaj.
Tiu bela staĝo ne povus okazi sen la kuirarto de Catherine Kremer, kiu, malgraŭ sanproblemojn ĉiutage regalis nin kaj sen la komitatanoj SYM (société Yvonne Martinot), kiu mastrumas la centron: Bernard Lagrange, Philippe Cousson kaj Brian.
Legu pli pri Kvinpetalo ĉe http://kvinpetalo.org/
Nicole Margot
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/francujo-27/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














