La Sesa Verda Naturisma Semajno en Greziljono

inoe

La 24-30an de aŭgusto 2025 en la Esperanto-kastelo Greziljono okazos la sesa Verda Naturisma Semajno, ekde 2020 kunorganizita de INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista) kaj la Esperanto-Kulturdomo. En 2025, ni antaŭvidas bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la kastelo Greziljono (Francio).

En la programo:

Kursoj kaj prelegoj
– Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj (de Didier Loison).
– Angla konversacio (de Jeremy Bass)
– Germana konversacio (de Bert Schumann)

Aliaj aktivaĵoj
– Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
– Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,
– Vizito al loka naturismejo Nat Anjou
– Ĉevalrajda’nu’do kun Sébastien Bard
– Ŝakludo kaj petanko kun Jeremy Bass
– Ludoj, sportoj, ktp
– Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj
– Prelegoj por vivigi la vesperojn
– Libroservo surloke

Legu pli ĉe https://www.esperanto-naturismo.org/post/2025-08-24

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/francujo-26/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi