
Laŭ la definitiva statistiko al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno (Litovio), aliĝis 296 personoj el 32 landoj. Reale partoprenis ĉirkaŭ 250 personoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 110. Sekvas Pollando kun 38 aliĝintoj.
Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon:
110 Litovio
38 Pollando
16 Germanio, Koreio, Latvio
15 Italio
12 Francio
9 Ruslando (reale partoprenis nur 2)
7 Belgio, Estonio, Finnlando, Ukrainio
4 Svedio, Svislando
3 Hungario, Komoroj, Nederlando, Pakistano
2 Hispanio, Israelo, Katalunio
1 Aŭstralio, Britio, Burundo, Ĉeĥio, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Skotlando, Turkio, Ugando
Dum la 21a jarcento Litovio gastigis ok BETojn. Tri el ili estis malpli amasaj ol BET-59, kaj kvar pli amasaj ol ĝi.
BET-37 (2001) en Noreikiškės – 303 aliĝintoj
BET-40 (2004) en Birštonas – 257 aliĝintoj
BET-43 (2007) en Šiauliai – 322 aliĝintoj
BET-46 (2010) en Visaginas – 185 aliĝintoj
BET-49 (2013) en Utena – 216 aliĝintoj
BET-52 (2016) en Birštonas – 334 aliĝintoj
BET-55 (2019) en Panevėžys – 450 aliĝintoj
BET-56 (2022) en Klajpedo – 263 aliĝintoj
BET-59 (2025) en Kaŭno – 296 aliĝintoj
(Ĉiuj BEToj, okazintaj ĉi-jarcente en Estonio kaj Latvio, laŭ la nombro da aliĝintoj estis malpli amasaj ol la Kaŭna BET en 2025.)
BET-60 okazos somere 2026 en Latvio.
Povilas Jegorovas
Aleksander Korĵenkov
Foto de Gražvydas Jurgelevičius
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/bet-203/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













