Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2025

aŭgusto

1. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo de stratoj, placoj, parkoj kaj aliaj Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj), kiu en 1997 aperis libroforme kiel “Monumente pri Esperanto”; honora membro de GEA (1992) kaj UEA (1995).

2. Antaŭ 100 jaroj en Ĝenevo komenciĝis la 17a Universala Kongreso de Esperanto, en kies kadro estis aranĝita la unua Somera Universitato, nun konata kiel la Internacia Kongresa Univesitato.

5. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Srđan Flego (1920-1938-1986), kroata jugoslavia aktoro kaj esperantisto, ekde 1947 diversprofesiulo en Francio; fondinto de la Internacia Arta Teatro (1957, IAT), kiu danke al la subvenciado de UEA prezentis sub lia gvidado abundan repertuaron en ĉiu UK ĝis la fino de la subvenciado en 1969; tradukinto kaj adaptinto de pluraj teatraĵoj; ĉefrolanto (Karleto) en “Angoroj” (1964) – la unua originala longdaŭra filmo en Esperanto, reĝisorita de J.-L. Mahé.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 92-93).

5. Antaŭ 120 jaroj en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio) komenciĝis la 1a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu estis fondita Lingva Komitato kaj akceptita Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, konata nun kiel la Bulonja Deklaracio.

5. Antaŭ 75 jaroj en Parizo komenciĝis la 35a Universala Kongreso de Esperanto, kiu, kun 2325 aliĝintoj ĝis 1954 estis la plej amasa UK post la Dua Mondmilito.

8. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Walter Żelazny (1950-1972- ), pola sociologo kaj esperantisto kun civitaneco de Pollando kaj Francio; estrarano de TEJO (1976-77), vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (1979-81), la unua Konsulo de la Esperanta Civito (2002-06), ĝia senatano (2002-2016), prezidanto de Esperanta PEN-Centro (2016-19); aŭtoro de pollingva libro “Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów” (2012; Esperanta traduko, 2014) kaj de pluraj artikoloj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 311-312).

13. Antaŭ 85 jaroj mortis Dreves Uitterdijk (ójterdejk, 1866-1898-1940), frisa nederlanda instruisto, botanikisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto kaj instruisto de Esperanto, fondinto de la Esperanto-movado en Nederlando, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj (1902) kaj de aliaj lerniloj; fondinto (1902) kaj la unua redaktoro de la unua nederlanda Esperanto-gazeto “La Holanda Pioniro”, redaktoro de “Wereldtaal” (1924-28) kaj “Holanda Esperanto-Pioniro” (1925-28); tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj aŭtoro de la riĉe ilustrita versa aventurlibro “Vojaĝoj kaj aventuroj de sinjoro Longkrurulo” (1927); membro de la Lingva Komitato de ties fondo (1905) ĝis sia morto (1940); honora membro de UEA (1937).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 287-288).

15. Antaŭ 130 jaroj Zamenhof verkis adiaŭan artikolon al la abonantoj de “Esperantisto” (antaŭe: “La Esperantisto”), kiu aperis en la lasta, 65-66a la unua Esperanto-gazeto, dissendita en la fino de aŭgusto.
• Legu pli en la artikolo “Lev Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto” de Aleksander Korĵenkov.

15. Antaŭ 30 jaroj mortis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ; unu el la plej rimarkindaj Esperanto-verkistoj; aŭtoro de la membiografia romano “La litomiŝla tombejo”, kiu iĝis la plej diskutata Esperanto-beletraĵo ne tiom pro la literatura valoro, kiom pro la “avangarda” lingvaĵo, kreita (sen lezi la Fundamenton de Esperanto) por priskribi la marĝenulan vivon de la protagonisto en ties rilatoj kun la socio (“nereĝimisto”), Litomyšl, virinoj kaj Esperanto; aŭtoro de tri pliaj originalaj romanoj, du poemaroj, novelaro kaj gravaj esperantologiaj verkoj; membro de la Akademio de Esperanto (1973-95), laŭreato de la premio La Verko de la Jaro (1981).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 227-228).

24. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis István Ertl (1965-1977- ), hungara instruisto kaj tradukisto loĝanta en Luksemburgio; redaktoro de “Internacia Pedagogia Revuo” (1987-91), “Opus Nigrum” (1987-90), “Kontakto” (1990-91) kaj “Esperanto” (1992-2001), kunredaktoro de “Beletra Almanako” (2007- ), gvidanto de la rubriko “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” en “La Ondo de Esperanto” (2003- ), kunfondinto de “Libera Folio” (2003); komitatano de UEA (2004-10), membro de la elektantaro de la Esperantisto de la Jaro (1998-2019); aŭtoro de la satira romaneto “La Postdomo” (2003) kaj poemaro “Provizore” (2004), (kun)tradukinto de dekoj da libroj; laŭreato de la premio de OSIEK (2012).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 86-87).

25. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de “Ŝtupoj sen nomo” (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de “Stafeto”, kiu faris lin unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto; tradukinto de ok libroj el la islanda literaturo, inkluzive de “La Edda” (“Snorra-Edda,” 2008) de S. Sturluson kaj sagaoj; prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), vicprezidanto (1980-83) kaj estrarano de UEA (1980-86), prezidanto de LKK de la 62a UK (Rejkjaviko, 1977); membro de la Akademio de Esperanto (1979-2018); plurfoja kandidato por la Nobelpremio pri literaturo; honora membro de UEA (1999).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 238-239).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por aŭgusto 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/augusto-4/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi