La junia Ondo: ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda

juniaAntaŭ tri semajnoj aperis la junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №2 (324). Sur ĝiaj 139 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj.

En la 48-paĝa primovada sekcio Eventoj, kiu sekvas la rubrikon “Redakcie”, estas publikigita kvardeko da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum aprilo-junio. Oni povas legi artikolojn pri la 76a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Žilina, pri landaj Esperanto-kongresoj en Aŭstrio, Britio, Francio, Hispanio kaj Kroatio, kaj pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj. Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj la nekrologa rubriko kun sciigoj pri la forpasoj de Charles Power (1951-2025), Wei Yida (1947-2025) kaj Josep Franquesa i Solé (1936-2025).

En la junia sekcio Tribuno Vida Labanauskienė artikolas pri la nacia artmuzeo de Čiurlionis en Kaŭno (ĝin povis viziti la partoprenantoj de BET-59); Dennis Keefe rakontas pri sia unika dumonata kurso “Esperanto-Plaĝo 2025”; kaj Jado (Wei Yubin) prezentas Violeton (Zhao Wenrui), lernantinon de el la elementa lernejo Baiyangshujie, la unuan laŭreaton de la premio “Suna Esperantisto-knabino”.

En la sekcio Arkivo, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por la venonta monato (julio), kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita artikolo de Wolfgang Kirschstein pri la verko “Al Eterna Paco” de Kantio (Immanuel Kant, 1724-1804) – ĉi tiu temo ankaŭ nun estas akre aktuala en pluraj lokoj de nia mondo.

Kiel ĉiam, la plej ampleksa (54 paĝoj) sekcio estas Kulturo. En nia literatura projekto “Rusa Novelaro 2” aperis la dek-kvara parto: kvin rakontoj de Konstantin Paustovskij, tradukitaj de Vladimir Jurganov, V. S. Neminem, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, kiu krome verkis la enkondukan artikolon pri Paustovskij kaj notojn pri la rakontoj.
Per sia originala novelo “La unua tago” al la junia “Ondo” kontribuis Paulo Sérgio Viana. Same kiel rusa prozo en ĉiu eldono de “La Ondo” estas hispana poezio danke al Miguel Fernández, kiu ĉi-foje rakontas pri la poezia programo de la 83a Hispana Kongreso de Esperanto en la urbo Sorio.
Du libroj estas recenzitaj: “Neŭtrale” de Sten Johansson (recenzis Wolfgang Kirschstein) kaj “Traduku” de William Auld (recenzis V. S. Neminem); Paŭlo Moĵajevo recenzis la albumon “Nuda” de la itala kantistino Kjara. Kelkaj pliaj artikoletoj kompletigas la kultursekcion.

Al la sekcio Mozaiko kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri riĉuloj, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Jen unu plia, ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda eldono de “La Ondo”, en kiu ĉiu povas trovi ion interesan kaj/aŭ utilan.

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon “La Ondo de Esperanto”. Ankaŭ en 2025 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2025 danke al la Amikaj donacoj jam 22 personoj ricevis senpagan abonon al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2025 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj – tio estas bona novaĵo – per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025, №325) aperos fine de septembro aŭ komence de oktobro.

Enhavtabelo de la junia “Ondo” (2025, №324)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri “La Ondo de Esperanto”
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Jam ok patronoj kaj 21 amikoj por 2025
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. “La Ondo” denove abonebla per PayPal
6 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Du mil tagoj da ĉiutaga informado en “La Ondo”
7 Aleksander Korĵenkov. La plej populara Esperanto-kanalo en Telegramo

8 Eventoj
9 Tim Owen. Memor(inde) en Manĉestro
12 Bruno Robineau. Franca kongreso: Vojaĝoj realaj kaj fantaziaj
14 Bruno Henry. Interkultura Festo en Vigy
17 Herbert Kampl. La aŭstria kongreso: La popoloj vivu en paco
19 José Antonio del Barrio. La Hispana Kongreso omaĝis al Rafaela Urueña
20 Spomenka Štimec. La 13a kongreso de kroataj esperantistoj
22 Magdaléna Feifičová. Fervojistoj kongresis en Žilina
24 Adam Wilkus. Esperantaj Tagoj de Krakovo
27 La PSI-teamo. La 41a Paska familia renkontiĝo
29 Bert Schumann. Kastelo Greziljono neniam dormas
31 Jorgos. Du ZEOj en la sama tago inaŭguritaj en Pireneoj
32 Michel Basso. Esperanto-panelo apud la Giganta Benko en Alzaco
33 Julia Mul. APERo: Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ruslando
34 Irina Gonĉarova. Sperto en la Somera familia tendaro
36 Paulo S. Viana. Denove en la Paraiba Valo
37 Alessio Giordano. Lingva kolokvo en la Esperanto-domo
38 Povilas Jegorovas. Grava renkontiĝo en la Litovia parlamento
39 TEJO kaj FoJE kontraŭ internacia lingva diskriminacio
40 TEJO gvidis “Kukumion” en la Eŭropa Parlamernto
42 Fernando Maia estos prezidanto de UEA dum 2025-28
43 Aleksander Korĵenkov. Membrostatistiko de UEA en 2024
45 Aleksander Korĵenkov. Pli ol mil aliĝintoj al la kongreso en Brno
46 La 111a UK okazos en 2026 en Graz
47 Povilas Jegorovas. Juozas Olekas – Alta Protektanto de BET-59
48 Paweł Fischer-Kotowski. Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59
49 Aleksander Korĵenkov, Povilas Jegorovas. Kaŭno superis Klajpedon: Jam 268 aliĝintoj al BET-59
50 La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto
51 Kultura Esperanto-Festivalo
51 Karstaj tagoj 2025
52 KLERo-2: Klerigo per kreado
53 Pola Esperanto-Kongreso
54 Koncize (8 novaĵoj)
55 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

56 Tribuno
57 Vida Labanauskienė. De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis (Trad. el la litova Aida Čižikaitė kaj Gražina Opulskienė)
60 Dennis Keefe. Esperanto-Plaĝo 2025: Kio, Kia kaj Kial
66 Jado (Wei Yubin). Suna Esperantisto-Knabino
67 Philipp Sonntag. Eŭropo bezonas Simplan Eŭropan Lingvon
69 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj
69 Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2025
70 Peter Zilvar. Esperanto-urbo: Kunkreantoj, kunaktivuloj serĉataj

71 Arkivo
72 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2025
75 Wolfgang Kirschstein. Paco por popolo de diabloj

80 Kulturo
81 Aleksander Korĵenkov. Konstantin Paustovskij, honesta inteligenciano en la lando de sovetoj
83 Konstantin Paustovskij. Flava lumo. Adiaŭo al somero. Neĝo. La telegramo. Korbo kun abiaj konusoj (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, V. S. Neminem, Ludmila Novikova)
113 Paulo Sérgio Viana. La unua tago
116 Miguel Fernández. Poezio de Sorio
125 Wolfgang Kirschstein. Kaj pro tiaj limoj la homoj mortigas unu la alian (Recenzo: Sten Johansson. Neŭtrale)
125 V. S. Neminem. Traduku! (Recenzo: William Auld. Traduku!)
127 Paŭlo Moĵajevo. Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo (Recenzo: Kjara. Nuda)
129 Bernhard Westerhoff. “La Sep Valoj”: la centra mistika verko de Bahá’u’lláh aperis en Esperanto
130 Cho Sung Ho. Rakontaro de Genĝi: verko kiu nutras nian kulturon
131 Aleksander Korĵenkov. Literatura Vivo debutas
131 Literatura Foiro. 2025, №335
132 Literatura Konkurso EKRA-25
133 Kandidatigu verkojn por la Laüro de la Akademio

134 Mozaiko
135 Stanislav Belov. Oni estas riĉa neniam sufiĉe
136 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
137 Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
138 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/ondo-145/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi