
Post pli ol dekjara paŭzo FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025 en Moissac, en Okcitanio, Francio. FESTO estas organizita de la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun Esperanto-muzika programo aranĝita de EUROKKA kaj kun la subteno de la Federacio EsperantOccitanie.
Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui esperantan muzikan programon?
Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’?
Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n?
Venu al FESTO 2025!
FESTO okazos en la metilernejo (MFR de Moissac) en la bela urbeto Moissac (Mŭasak, ne malproksime de Tuluzo). Tie vi ĝuos koncertojn, naĝejon, someran etoson, ktp. Ĉu vi bezonas pli?
La aliĝilo disponeblas ĉi tie https://form.jotform.com/243312445023343
La arta programo:
Dimanĉe, la 17an – “Vojaĝo” el Tuluzo
Lunde, la 18an – Melono kaj Ĝiuzepe (el Liono kaj Tuluzo)
Marde, la 19an – Platano (de la eksa “La Pafklik” el Pariza regiono) + KiMo (de la eksa “Esperanto Desperado” el Danio)
Merkrede, la 20an – JoMo el Okcitanio kun surprizo
Ĵaŭde, la 21an – Tifen + Gijom Armide el Liono prezentos sian novan albumon
Vendrede, la 22an – Teatro (internacia)
Sabate, la 23an – “Kaj Tiel Plu” el Barcelono dancigos vin (“Kaj Tiel Plu” preparas albumeton kun novaj kantoj prezentotaj dum FESTO)
Okazos ankaŭ atelieroj, kaj surprizaj koncertetoj en la nokta Gufujo.
Fonto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













