Franca kongreso: Vojaĝoj realaj kaj fantaziaj

La ĉi-jara kongreso de Esperanto en Francio okazis de la 7a ĝis la 9a de junio en la urbo Nantes ĉe la atlantika marbordo kun 150 esperantistoj el ok landoj. La organiza teamo elektis la kongresotemon “vojaĝo”, ĉar tra sia tuta historio la haveno de Nantes rilatis kun la oceano kaj la transmaraj landoj, kaj nuntempe la urbo masive investas en kulturon, interalie, per la ĉiujaraj artaj eventoj nomataj “La Vojaĝo en Nantes”. Do en Nantes oni vojaĝis reale kaj fantazie.

Jules Verne, la mondfama aŭtoro de “Eksterordinaraj vojaĝoj”, unu el la plej tradukitaj aŭtoroj en la mondo, revis pri aliejo sur la kajoj de Nantes, kie li naskiĝis. La kongresanoj povis viziti la muzeon dediĉitan al liaj vivo kaj verkaro, post prelego de István Ertl. Li rakontis pri la rilato de Jules Verne al la internacia lingvo, la rolon de Esperanto en lia lasta manuskripto “Esplorvojaĝo”, kaj kial la aŭtoro neniam finverkis tiun libron.

Ni ankaŭ sekvis la spurojn de Lucien Péraire, juna esperantista laboristo, kiu de 1928 ĝis 1932 biciklis tra Eŭropo kaj Azio por “kompreni la kialojn de la militoj”. De Germanio ĝis Japanio li parolis la internacian lingvon. Sperta teknikisto, li inventis provtipon de veturilo por bicikli sur la fervojaj reloj cele al veturado tra Siberio tiam sen ŝoseoj.

Tiu eksterordinara aventuro estis malmulte konata ĝis la freŝdata malkovro de grava dokumentaro (liaj taglibroj, fotoj, poŝtkartoj…). Escepta heredaĵo nun savita kaj disponebla por la publiko dank’ al la laboro de tuta skipo. Estas informfonto pri la mondostato, la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj ĉirkaŭ la jaro 1930, de Eŭropo ĝis Fora Oriento, tra la okuloj de juna amatora antropologo.

Pascal Dubourg-Glatigny, doktoro pri arthistorio, partoprenis tiun imponan savlaboron kiu kunigis sciencistojn kaj esperantistojn. Kadre de du prelegoj li prezentis tiujn du defiojn, tiun de la vojaĝo de Lucien Péraire kaj tiun de la savo de la arkivoj. Tiu odiseo estis ankaŭ prezentita pere de ekspozicio de paneloj malfermita al la ekstera publiko.

Se temas pri vojaĝo, ni sekvis ankaŭ tiun de Gabin, kiu petveturis tra Eŭropo dum 6 monatoj renkonte al esperantistoj; per bildoj ni iris al Tanzanio, kie dank’ al Esperanto bela interrilato kreiĝis antaŭ pluraj jaroj kun la urbestro de vilaĝo proksima al la lago Viktoria por helpi al ĝia disvolviĝo.

Sen forgesi literaturan vojaĝon al Oriento per ties fabeloj kaj legendoj rakontitaj en “La libro de la mil kaj unu noktoj”, ĉefverko de la monda literaturo antaŭnelonge eldonita en Esperanto.

Dum la kongreso oni povis ankaŭ spertiĝi pri origamio, la japana paper-faldarto, aŭ komenci la tagon bonhumore en la ateliero de ridjogo.

Dimanĉe okazis ekumena renkontiĝo, dum kiu bahaino parolis pri sia kredo, kaj la partoprenantoj legis la kortuŝan komentarion de la preĝo Patro Nia, verkitan de la serba ortodoksa sanktulo Nikola Velimirović. La tiutaga evangelio pri Pentekosto, kiam la apostoloj ricevis la povon paroli alilingve, estas aparte inspira por esperantistoj (tiel ili ne plu devus barakti por regi la akuzativon!).

Ekskursoj en Nantes, iama ĉefurbo de la duklando Bretonio, ebligis konatiĝi kun ĝia historio kaj ĝiaj nuntempaj artaĵoj surprizaj, sen forgesi ĝian “nigran pasintecon”, kiam Nantes riĉiĝis pro sia rolo kiel ĉefa franca elirpunkto por sklavŝipoj, kiuj komercis inter Eŭropo, Afriko kaj Ameriko por vendi sklavojn.

En la ne plu uzataj antaŭaj ŝipkonstruejoj nun staras fantaziegaj maŝinoj: giganta 48-tuna elefanto el ligno kaj ŝtalo, kiu promenas ĉiutage sur la placego; araneo, ĥameleono, kaj tiom da aliaj gigantaj mekanikaj bestegoj eksterordinaraj. Mondo laŭ Jules Verne…

Vespere la kongresanoj kuniĝis por la “aperitivo de la regionoj”, kiam ĉiu alportas iun manĝeblan aŭ trinkeblan specialaĵon el sia regiono. Abunda kaj festa tablo kaj ĝoja etoso. Kaj dimanĉe ni povis daŭre vojaĝi ĉetable kiam oni servis kurdan tagmanĝon.

Nokte la duopo “Abeloj” vojaĝigis la ĉeestantojn en la tuta mondo, tra landoj, kie ili rikoltis muzikojn kaj kanzonojn: juda lulkanto, tradicia greka kanto kun freneza ritmo, alĝeria kanzono, sveda melodio… Ili kantis diverslingve, ankaŭ en Esperanto. Kaj poste sekvis balo kun popolaj kaj bretonaj dancoj. En alia vespero “Kajto” plezurigis nin per sia energio kaj bonhumoro.

Jen komentoj de du kongresanoj:

“Mi tre ĝuis la kongreson en Nantes: kongresejo perfekta, bone funkcianta trinkejo, komuna manĝo, balo por ke ĉiuj generacioj kuniĝu, tre viglaj koncertoj”.

“Mi ŝategis la kongreson; certe mi partoprenos aliajn renkontiĝojn”. Unuafoja partopreno en Esperanta renkontiĝo de komencanto 20-jara.

Entute sukcesa kongreso.

Bruno Robineau

Foto: La Giganta Elefanto, unu el la fantaziaj maŝinoj en Nantes

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/francujo-24/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi