
La 26an de julio, sabate, la Komitato de UEA en sia unua kunveno en Brno elektis komitatanojn C, honorajn membrojn kaj estraranojn de UEA. Ĉar la rezulto jam estis anoncita, interalie, en “Libera Folio”, en “La Drako de Brno” kaj aliloke, ni, ne atendante la oficialan informon en la Gazetaraj Komunikoj de UEA. aperigas ĉi-sube la liston de la membroj de la nova Estraro de UEA, kiu stiros la plej grandan Esperanto-asocion dum 2025-28.
Oni elektis naŭ estraranojn:
Fernando Maia – prezidanto
Seán Ó Riain – 1a vicprezidanto
So Jinsu – 2a vicprezidanto
Aleks Kadar – ĝenerala sekretario
Zdravka Boytcheva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva, Gong Xiaofeng, François Lo Jacomo – estraranoj.
Ne estis elektitaj: István Szabolcs, Amri Wandel.
“La Ondo de Esperanto” deziras al la nova Estraro de UEA fruktodonas agadon por kaj per Esperanto.
Aleksander Korĵenkov
Foto de John Huang
Legu ankaŭ:
Fernando Maia – prezidanto de UEA por 2025-28 https://sezonoj.ru/2025/06/uea-96/
Jukka Pietiläinen. UEA havas novan estraron https://www.liberafolio.org
Inaŭguro de la kongreso // La Drako de Brno, 2025, №3 https://uea.org/pdf
Wandel eliminita, Lo Jacomo tra la serurtruo https://www.esperantio.net/heko/wandel
Nova estraro de UEA (2025-2028): Video en Jutubo https://youtu.be/ATMw2wOXiTc
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/brno-32/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













