Jam 1035 aliĝintoj al la kongreso en Brno

Brno

Je la 1a de julio 2025 jam 1035 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso, kiu okazos ekde la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto en Brno. Laŭ la nombro da aliĝintoj la 110a UK en Brno jam superis sep UKojn, okazintajn ĉi-jarcente:

UK-99 en Bonaero (Argentino, 2014) — 706 aliĝintoj
UK-109 en Aruŝo (Tanzanio, 2024) — 854 aliĝintoj
UK-107 en Montrealo (Kanado, 2022) — 859 aliĝintoj
UK-97 en Hanojo (Vjetnamio, 2012) — 866 aliĝintoj
UK-104 en Lahtio (Finnlando, 2019) — 917 aliĝintoj
UK-95 en Havano (Kubo, 2010) — 1002 aliĝintoj
UK-98 en Rejkjaviko (Islando, 2013) – 1034 aliĝintoj

Laŭnombre sekvas la 102a UK en Seulo kun 1173 aliĝintoj kaj la 101a UK en Nitro kun 1253 aliĝintoj. Sed verŝajne Brno ne atingos ilin.

En la landa plejlisto Germanio kun 118 aliĝintoj superis la kongreslandon Ĉeĥio kun 116 aliĝintoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj:

118 Germanio
116 Ĉeĥio
103 Pollando
85 Francio
40 Hungario
37 Ĉinio (kun Honkongo kaj Tajvano)
34 Koreio
31 Usono
30 Brazilo
29 Hispanio
28 Italio
26 Nederlando

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/brno-25/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi