Salutmesaĝo de Juozas Olekas, Alta Protektanto de BET-59

OlekasEstimataj partoprenantoj, organizantoj kaj gastoj el la tuta mondo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj,

Mi elkore salutas vin ĉiujn, kunvenintajn en ĉi tiu speciala internacia evento, okazanta en Litovio – ĉe la Universitato Vytautas la Granda, kiu ĉi-jare fariĝas centro de kultura kaj lingvistika kunlaboro.

La lingvo Esperanto, kreita por la ideo de homa unuiĝo, hodiaŭ estas pli aktuala ol iam ajn por la mondo, kiu serĉas komunan lingvon – kaj laŭvorte, kaj metafore. Via komunumo atestas, ke dialogo, respekto al kultura diverseco kaj paca kunlaboro inter nacioj estas eblaj kaj necesaj.

Ni fieras, ke Litovio povas esti la hejmo de ĉi tiu sencoplena renkontiĝo. La ĉi-jara kunveno iĝu ne nur bonega okazo por interŝanĝi spertojn, sed ankaŭ ebleco por refoje plifortigi pontojn inter homoj, nacioj kaj ideoj.

Mi deziras al vi inspirajn diskutojn, novajn konatiĝojn kaj sencoplenan kuneston!

Kun respekto kaj sinceraj bondeziroj,

Juozas Olekas
Unua Vicprezidanto de la Sejmo de Litova Respubliko

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/bet-199/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi