TEJO serĉas konfidencpersono(j)n!

tejo

Laŭ la Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO, la “organizo havu konfidencpersono(j)n, kiu(j) estos la kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. La Komitato elektu ĉiun konfidencpersonon por nereelektebla periodo de du jaroj”, kies rolo ne estas kombinebla kun lia ofico en TEJO.

Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, kandidatiĝu kiel konfidencpersono! Vi povas sendi al ni mesaĝon per info@tejo.org rakontante al ni kial vi interesiĝas aŭ por fari kromajn demandojn. Gravas klarigi, ke konfidencpersono ne devas esti membro de TEJO kaj ne estas aĝlimo por ĉi tiu posteno.

La ideala kandidato

  • bone konas TEJOn kaj ĝian funkciadon,
  • ne havas alian postenon en la organizo,
  • kapablas dialogi en multkultura etoso,
  • pretas aktiviĝi kaze de bezono,
  • estas bona aŭskultanto.

La limdato por kandidatiĝi estas la 31a de julio. Dankon pro via intereso!

Fonto: https://www.tejo.org/tejo-konfidencpersonojn-2025/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi