La 42a Pola Esperanto-Kongreso okazos la 21-24an de aŭgusto 2025 en Piotrków Trybunalski. La urbo situas en la centro de Pollando (140 km sudokcidente de Varsovio kaj 90 km nordoriente de Częstochowa) kaj estas facile atingebla per trajnoj. Kongresanoj loĝos en Studenta Domo de Akademio de Piotrków. La kongresa temo estas: “Edukado – progreso – sukceso”.
Skiza kongresa programo:
21.08.2025, ĵaŭdo
9:30-18:00 – tuttaga ekskurso al Sulejów, Spała, kaj Inowłódz (kun tagmanĝo).
19:00 – vespera renkontiĝo apud la kongresa tranoktejo.
22.08.2025, vendredo
10:00 – malfermo de la Kongreso, prelegoj.
14:00-15:00 – manĝopaŭzo.
15:30-18:00 – prelegoj, vizitado de la urbo.
18:00-21:00 – arta programo.
23.08.2025, sabato
9:30-14:30 – programo, prelegoj.
14:30-16:00 – manĝopaŭzo
16:30–18:00 – programo,
18:30–21:00 – arta programo
24.08.2025, dimanĉo
10:00-12:00 – diservo en Esperanto, prelegoj, resumo de la Kongreso, fermo.
13:00-14:00 – manĝopaŭzo.
Pliajn informojn legu ĉe https://mallonge.net/pek2025
Foto: Witia, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=84861367
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news