Jonny M. Jonny M – Petolas: K-disko. – Kolonjo: Falkonection, 2024.
Jonny M (legu [ĝOni mO]; malantaŭ la artista pseŭdonimo sin kaŝas germano Jonas Marx) naskiĝis en 1990 kaj komencis sian muzikan karieron (unue per la uzado de la angla kaj germana lingvoj) jam en 2006. Lia ligo kun Esperanto daŭras ekde 2011, kiam li publikigis provan albumeton en Esperanto sub la titolo “Pli ol Espero”. Jam en 2013 li publikigis sian unuan oficialan albumon “Regestilo”, kiu akiris popularecon en la junulara Esperanto-medio. La unuan albumon sekvis la dua (“Kreaktiva”, 2017). La kovima pandemio iom rompis pluajn planojn de la artisto, sed jen en 2024 aperis la nun recenzata albumo “Jonny M – Petolas”, la tria en la oficiala diskografio.
Ni malfermu ĉiujn kartojn. Unue, la plej ŝatata stilo de la artisto (kiel li malkaŝe asertas en siaj tekstoj) estas regeo; due, temas pri la unua albumo de Jonny M, kiun mi aŭskultis. Mi do iomete timis, ke atendas min vico da iom tedaj kaj samstilaj komponaĵoj kun tipa regea temaro, sed, feliĉe, mi eraris! El la dekduo da komponaĵoj, kiuj konsistigas la albumon, nur kelkaj impresas “pure” regeaj/repaj/hiphopaj, dum la plimulto prezentas, fakte, popular-stilajn kantojn, tamen kun senteblaj regeaj gusto kaj fono. Rezultas sufiĉe plaĉa kaj bongusta miksaĵo, “manĝebla” ankaŭ por tiuj, kiuj ne tro ŝatas la ĵus menciitajn stilojn!
La muzikoj do estas tute en ordo. La muzik-aranĝoj estas ne tro komplikitaj, sed kompense – tre klaraj; dominas reliefa kaj takta ritmo; maĵoraj kantoj pli multas, ol la minoraj. Vere belaj melodioj, konfesinde, mankas, sed kelkaj fragmentoj tamen ja impresas eĉ ŝlagrece! Laŭdindas la sufiĉe klara elparolo de la artisto (tamen vidu sube kelkajn grumblojn!) kaj bona ekvilibro inter la muzik- kaj voĉ-laŭtecoj, pro kio la tekstoj estas tute facile kompreneblaj. La tekstoj mem temas pri sufiĉe diversaj aferoj (jen pri “ĉiu respondecas pri si mem”, jen pri la amo, jen pri la alvokoj por legalizo de kanabo), sed preskaŭ ĉiam ili estas spritaj kaj petolaj, eĉ se mankas al ili rimoj kaj vera poezieco. Nu, la regea stilo ja permesas iom da libereco koncerne la formojn, dum la enhavo estas sufiĉe amuza kaj varia (foje eĉ iom maldeca)! Aparte atentinda afero estas la menciado pri la Esperanto-rilataj realaĵoj (kiel la “kutimaj okazaĵoj dum IJK” aŭ la aludoj pri “La Bambo”, kiun la aŭtoro komence malŝatas, sed poste ja plene subtenas).
Malgraŭ la supre prezentitaj laŭdoj mi neniel povas eviti kelkajn kritikojn. Nu, la tekstoj foje ne estas plej glataj gramatike (ekzemple, “Nia profunda rilato sentas kiel beno” anstataŭ la celita senco “sentiĝas” / “estas sentata”). Eĉ pli malbonas la kelkfoja apero de mislokitaj akcentoj (ho! tio ja estas vera plago por la Esperanto-kantoj!) kaj la ofta “forgluto” de la akuzativa finaĵo fare de la kantisto. Aparte misimpresas eĉ pli strangaj fuŝoj: ekzemple, la vorto “flirti” aŭdeblas kiel [florti] (laŭ la angla maniero). Ve, tiel interesa albumo ja nepre kaj certe bezonus iom pli delikatan poluradon kaj antaŭpreparon!
Mi kuraĝas fari la jenan resumon: malgraŭ kelketaj misoj kaj malperfektaĵoj la albumo nepre bezonas atenton de la muzikema Esperanto-junularo, sed ankaŭ la pli aĝa generacio povus ricevi plezuron el la freŝaj ritmoj kaj spritaj tekstoj. Mi neniel asertas, ke temas pri io vere brila, sed tiu ĉi albumo ja havas grandan ŝancon plaĉi al multaj! La recenzinto ĝuis la pozitivecon kaj optimismon de la albumo; ĝuu ankaŭ vi!
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/06/muziko-54/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news














