
La unua azia IJK en pli ol jardeko, IJK 2025, tre baldaŭ venos! Ni apenaŭ povas atendi ĉi tiun certe neforgeseblan sperton.
Ni volas regali ĉiujn kongresanojn per bela kaj emociplena filmeto, kiu ankaŭ restos kiel memoraĵo pri la kongreso por la estonteco! Kaj ni invitas vin kontribui al nia iniciato: ni volas kunigi viajn atendojn, bondezirojn kaj atendojn al la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma ceremonio.
Jen via okazo esti parto de historio! Ne gravas ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne, aŭ ĉu vi estas TEJO-membro aŭ ne. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasman vizaĝon pri nia venonta kongreso.
Kion vi povas diri
Ni deziras, ke la plejmulto estu parto de ĉi tiu spertiga renkontiĝo. Do, ni petas vin sendi viajn salutvortojn aŭ respondi al unu el la jenaj demandoj (aŭ similaj):
- Kion vi plej antaŭĝojas pri IJK 2025?
- Kion vi volas malkovri aŭ sperti en Indonezio?
- Ĉu estas iu manĝaĵo, loko, kulturaĵo, kiun vi deziras sperti aŭ provi?
- Kiun konsilon vi deziras doni al homoj, kiuj partoprenos en IJK la unuan fojon?
- Ĉu vi estas de Indonezio aŭ iam vizitis ĝin? Kion vi konsilus, ke kongresanoj nepre faru aŭ provu en Indonezio?
- Aŭ se vi ne povos partopreni: Ĉu vi volas sendi viajn bondezirojn al la ĉeestantoj? Estas via momento!
Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org/filmeto-ijk2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













