La 111a UK okazos en 2026 en Graz

Graz

Por la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela urbo Graz (Graco) estos la kongresurbo.

Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo.

Jam komence de 20a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj Esperanto-eventoj, inter ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de 1913, 1926, 1949 (okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto “Esperanto”) kaj 2024. Ankaŭ la Internacia Junulara Kongreso de 1970 kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987 (dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado). Intertempe la Esperanto-klubo de Graz estas inter la plej aktivaj de Eŭropo. En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto. Tiu gvidilo estas internacie senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz, pri kio raportis UEA.facila. Graz havas Zamenhof-Esperanto-Objekton (ZEO-n), placon nomitan laŭ Esperanto: Esperantoplatz.

Entute vigla kaj turisma urbo, kun unika strukturo por vizitantoj kaj tradicia kaj aktuala Esperanto-movado. Tial UEA decidis akcepti la inviton de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj de la loka klubo por kongresi en Graz en 2026 – pro kies invito UEA ankaŭ kore dankas. Ĉu ankaŭ vi partoprenos?

La 111a UK estas planata por okazi de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 110a UK tre baldaŭ okazonta en Brno, Ĉeĥio. Reta aliĝilo por la 111a UK aperos poste. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al 110a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per nia reta aliĝilo.

Foto: (Regiono de Graz/Steiermark.com).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1236.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi